Mono kaj justeco
Mono kaj justeco
el rakontoj pri Afanti
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
La reĝo
kun moka tono
ĉuis al Afanti:
“Jen justeco kaj mono,
laŭ via kono,
kiu pli
valoras al vi?”
Afanti tuj respondis:
“Monon ja preferas mi,
ĉar ĝi gravas pli.”
“Kia vir’,
Afanti!” vere
kriis la reĝ’ dubeme,
“Jen por diri sincere,
mi ja prefere
elektus
justecon male,
ĉar ĝi pleje valoras.”
sed mon’ aspektas pale
kaj triviale.”
Afanti
replikis pike:
“Homo volas nur kion
li malhavas praktike,
senartifike.”
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).