Kvarpieda reĝo
Kvarpieda reĝo
el rakontoj pri Afanti
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Afanti
pro okulinflam’
ne povis vidi klare,
sed la reĝ’ ordonis jam
al li kun malam’
rigardi
distinge tion
kaj alion ruze por
montri siajn envion
kaj ironion.
Li moke
ĉuis per voĉbru’:
“Afanti, je via vid’,
via azen’ nur unu
fariĝis du, ĉu?
Ja vere
jam riĉiĝis vi!”
Afanti tuj respondis:
“Via moŝto, laŭdu mi
pri via magi’.
Vi vere,
laŭ vido mia,
fariĝis kvarpieda
azeno jam senscia
kaj apatia.”
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).