Ŝarĝo de du azenoj
el rakontoj pri Afanti
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
La reĝo
kaj kortegano
kun Afanti en arbar’
ĉasis en akompano
sub sunlum-bano.
Ĉar estis
varmege, la du
moŝtoj do malvestis sin
kaj donis vestojn kun ĝu’
jen al li sen bru’.
Afanti
surŝultre portis
ilin kaj daŭre iris.
la ŝarĝ’ lin malkomfortis
kaj ŝvite tordis.
Vidinte
kun moka mien’
tion, la reĝo ŝerce
diris: “Afanti, per pen’
vi kiel azen’
la ŝarĝon
vi portas stulte.
Ĉu vi ne estas saĝa
kaj kapablas tre multe
kaj senkonsulte?”
Afanti
flamis en koler’
kaj replikis trankvile:
“Vi diris ja kun tener’
prave kun sincer’.
Mi portas
la ŝarĝon vere
sur miaj ŝultroj pezan
de du azenoj mizere,
tedaj infere!”
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).