Forto
de kampuloj
el
rakontoj pri Afanti
—laŭ
ĉinesko Sopir-al-sudo*
La
reĝo
iĝis
scivola
kaj
alvokis Afanti
por
demando petola
kaj
ŝajne fola.
“Vi
ĉien
migris
tra la mond’.
Ĉu
vi eltrovis iun
pli
forta ol mi per sond’
en
la pleba rond’?”
Afanti
diris
mokride
“Tre
multajn, via moŝto!”
Reĝ’
kapneis malfide
ĉuis
rapide:
“Ho,
kiuj
estas
personoj
pli
fortaj ol mi fakte?”
reĝo
ĉuis en tono
duba
sur trono.
“Ili
ja—
kampuloj
vere!”
Afanti
jen respondis.
“Fi!”
la reĝo kolere
diris,
“Sufere
ja
ili
vivas
kaj nure
povas
plugi. Do kiel
pli
fortus ili sure
de
mi nature!”
Afanti
refutis
moke,
“Vi
eraras, reĝa moŝt’!
Ili
ja fortas roke
kaj
viglas boke.
Se
ili
ne
nutradus vin,
kian
forton vi havus
por
domini kun sangvin’
stari
sen kapklin’?”
*Sopir-al-sudo (ĉine:
Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ
rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).