Sindefendo kontraŭ ŝtelistoj
Sindefendo
kontraŭ ŝtelistoj
el la
rakontoj pri Afanti
—laŭ
ĉinesko Sopir-al-sudo*
Afanti
preter
la palac’
paŝis
kaj vidis onin
konstrui
pene sen lac’
laŭ
la reĝa plaĉ’
muregon
ĝian
alten pli.
“Kial
ĝin plialtigi?”
al
vokto demandis li
kun
scivola kri’.
La
vokto
iom
oldaĝa
respondis
en moka ton’,
“Kian
stultaĵon, saĝa
vi vir’
kuraĝa,
diraĉas!
Estas
nia cel’
sekurigi
l’ palacon
kontraŭ
la ŝtelistoj de l’
fia
malfidel’,
kiuj
ja
volus
trudi sin
por
rabi valoraĵojn.
Tiel
oni ja sen tim’
vivas
laŭ rutin’.”
“Vi
pravas,”
Afanti
sen ĝen’
diris,
“sed kion fari,
se
ili troviĝas en
palaca
teren’?”
*Sopir-al-sudo (ĉine:
Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ
rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).