Funebre pri Li Sen
Funebre pri Li Sen*
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo**
Ve!
Falas stel’ el l’ apoge’
ĉiela
de l’ verda ide’.
Stel’
verda super vasta step’
jen sinkas
ankoraŭ kun hel’.
Ni
memoru ja kun konsci’
meriton
lian de raci’.
Jen
nia verda entrepren’
rikoltos
fruktojn per festen’.
*Li Sen (1923-2017): fama esperantisto, eksprezidanto de
Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio, konstanta konsilanto de la Ĉina
Esperanto-Ligo. Pro liaj meritoj en la ĉina E-Movado
li akiris premion de dumviva atingo.