Mandareno en boato
el la rakontoj pri Afanti
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Mandaren’
foje per boat’
veturis kun Afanti,
ektimis sub onda bat’
sur flua malglat’.
Tremante,
li tiris forte
la baskon de Afanti,
petante: “Timas morte
mi, malbonsorte.
Mia kor’
elsaltos pro tim’.
Bona Afĉjo, bonvolu
ja eldanĝerigi min
de morta ruin’.
Afanti
respondis lante:
“Via moŝto, rimedo
ekzistas sendemande,
sed ĉu marĉande
akceptos
ĝin vi aŭ nee?”
“Certe vian konsilon
mi ja sekvos obee,
fidele tree”
Insistis
la mandareno:
“Mi volonte konsentas
ion ajn kun kompreno,
tuje sen ĝeno!”
“Bonege,”
Afĉjo admiris,
“do en akvo vi spertu
unue,” dum li diris
akven lin tiris.
Post pluraj
subakviĝoj jen
Afĉjo kaptis je l’ haroj,
enboatigis per tren’
lin kun plor-mien’.
En boat’
li timis ne plu.
Afanti ĉuis ruze:
“Kiel vi vin sentas, fu?
Tre komforta, ĉu?”
“Ha,
jes, jes!”
la
mandareno
respondis
rapidege,
treme en
korpa pleno
pro
malvarm-ĝeno.
Meditis
Afanti
mute:
“Tiu,
kiu neniam
subakviĝis,
jen tute
ne,
absolute
ne ajne
sekurecon
de
boato.
Kiel vi
kapablas
kompreni tre
malsaton,
ho ve,
de tiuj
povruloj
klare,
se vi
ĉiame manĝas
frandaĵojn
joviale,
tute
malŝpare!”
*Sopir-al-sudo (ĉine:
Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ
rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).