Aŭtuna pluvo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
En aŭtun’
pluvo kun tiktak’
falas en friska nebul’
jen sub venteta atak’
de sursura krak’.
Silkeca
pluv’ en svaga fum’
verŝas gutojn sur teron
varman en somer-brakum’
de akvo-konsum’.
La tero
malseka plenas
je kotaj akvaj flakoj.
Dum pluv-draŝo alvenas,
la floroj svenas.
Insektoj
sin kaŝas en tru’
por eviti pluvbaton
kaj atendi sen ĉirp-bru’
tempon de sun-ĝu’.
La rojo
torentas pro ŝvel’
kun falintajn foliojn,
frapas bordojn per ribel’
de akv-flua pel’.
Arbare
birdoj en silent’
sin per malsekaj plumoj
volvas en pluvbata vent’
kun panika sent’.
Endome
mi kun plezuro
legas romanon novan,
surda al pluv-murmuro
kaj vent-ululo.
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).