Ne risku vian vivon
Ne risku vian vivon
el la rakontoj pri Afanti
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Survoje
juĝist’ sur ĉeval’
renkontis Afanti kaj
tiu riverencis al
li en jovial’.
Demandis
Afanti sone,
“Kien iras via Moŝt’?”
“Edenen,” li ronrone
diris impone.
“Ĉu volas
iri tien vi,
por ke ni ĝuu kune?”
“Ho, ne,” diris Afanti,
“eĉ se volus iri mi!
Pli bone
ja ankaŭ vi ne!”
“Kial?” ĉuis la juĝist’.
“Vi ja forgesemas tre!
Ĉu vi diris, ke
Alaho
ne grandanime
traktas malbonfarantojn
kiuj venas pilgrime
de malproksime.
Kion vi
faros, tiame
se vi renkontos Lin? Ne
vian vivon fifame
risku sename?”
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).