Donu al mi insulon
Xi Murong
Ĉu vi scias, kiel mi esperis posedi insulon, kiel ŝi, kiam ni veturis perŝipe sur la maro tiun someron?
Ŝia insulo estis vere tiel malgranda, ke la loĝantoj sur ĝi ne povis ne interkonatiĝi nek familiariĝi.
La ŝipo jam forveturis de la kajo kaj direktis sin al pli granda insulo, sed subite ĝi, turninte sian pruon, denove iris al la antaŭa insuleto.
Mi demandis al ŝi: “Kial? Ĉu io okazis?”
Fingromontrante la knabon, kiu direktis la rudron, ŝi ridete diris: “Nenio. Lia frato volas revenigi lin pro ia afero.”
Sur la kajo troviĝis neniu kaj nur vidiĝis motorbiciklo alproksimiĝanta de sur la fora montvojo. La ĉielo estis tre blua kaj la maro en granda kvieto. Ni ĉiuj atendis sur la ferdeko la pli kaj pli alproksimiĝantan motorbiciklon rulbruantan.
Estis vere, ke lia frato volis, ke li reportu pecojn por ripari ŝipon el la urbo Magong. La samplo elĵetiĝis el la bruna fortika kaj dika brako, lante kaj ekzakte tra la aero, kaj la alia same bruna fortika kaj dika brako ricevis ĝin. Aŭdiĝis nenia dankdiro nek ĝisrevido. La knabo sur la ŝipo nur eksvingis la manon kontraŭ la bordo, kaj la ŝipo ekveturis.
Retrorigardate, la insuleto kviete kuŝis sur la lazura maro. Inter vicoj de najbaraj domoj infanoj lude ĉasis unu la alian. Tiuj domoj konstruitaj per koralŝtonoj laŭdire povis firme stari mil jarojn kaj tiuj grizaj ŝtonoj sub la suno eligis stabiligan kaj trankviligan nuancon.
La rigardo direktiĝis al la alia flanko de la insuleto. Ni vidis seninterrompan fajnan, blankan kaj varman sablejon longe etendiĝantan en la maron. En serena vetero la marakvo estis preskaŭ travidebla. Rigardante en la maron de sur la ferdeko, ni povis klare vidi la koralrifojn sur la fundo de la maro.
Mi demandis al ŝi: “Ĉu tie estas via hejmloko?”
“La hejmloko de mia edzo. Li naskiĝis sur tiu ĉi insulo.”
En ŝia respondo troviĝis senkonsciaj ĝojo kaj fiero, tiel ke mi aŭtomate naskis envion al ŝi.
La ŝipo glitis malrapide sur la maro. Kiel libere ĝi veturas sur la vasta maro! De infaneco mi ĉiam ŝatis veturi per ŝipo por ĝui la ĝojan senton fendi la ondojn laŭ favora vento. En kia ajn loko la ŝipveturado donas al mi ĝojan kaj liberan senton. Sed ĝis nun mi ekkomprenas, ke ĉiuj ĝojo kaj libereco devas esti bazitaj sur la fakto, ke oni devas havi piedtenon — insulon en la koro. Kiam oni hisas velon por ekvojaĝi, ili scias, ke ili povas reveni en ajna tempo. Nur tia vojaĝo povas estigi veran ĝojon. Do, se ekzistas neŝanĝa alkroĉiĝemo malantaŭ la libereco, oni ekhavas veran liberecon.
Kiel multe mi esperas, ke mi posedu malgrandan insuleton, sur kiu troviĝas miaj konataj amikoj kaj karaj familianoj.
Kiel multe mi ankaŭ esperas, ke insulo atendu min sur la neŝanĝa maro.
Kiajn ajn malsukcesojn mi suferas dum vojaĝo, en kiel ajn malproksima loko mi restas, kaj kiel ajn longe mi restas en fremda loko dum duonvivo, eĉ la tuta vivo, se nur mi scias en la koro, ke min atendas senŝanĝa insulo sur la sensganĝa maro, ĉiuj suferoj en vagado kaj malfaciloj povas esti elteneblaj kaj venkeblaj.
Jen diru al mi, ĉu miaj espero kaj postulo estas troaj aŭ ne.