《边城》(沈从文)(3)
Cuicui, nutrita per favoro de sunlumo kaj vento, havigis al si brunan haŭton kaj paron da okuloj klaraj kiel kristalo en la medio de verdaj montoj kaj riveroj. La naturo, kaj nutante kaj kultivante ŝin, dotis ŝin per naivo kaj viglo kiel etan animalon. Bela kiel kapreolo sur la montsupro, ŝi volis nek fari kruelaĵojn nek ekhavi ĉagrenojn nek eksplodi per kolero. En ordinara tempo, rimarkante la priatenton de fremdulo en pramo, ŝi sendis fiksan rigardon al li, ŝajnigante, ke ŝi fuĝas en profundan monton ĉiumomente, sed post kiam ŝi ekkonis, ke la fremdulo ne havas malican motivon, ŝi denove senĝene ludis kun akvo.
Malgraŭ sunaj aŭ pluvaj tagoj, la maljuna pramisto atendadis sur la pruo. Kiam li pramigis veturantoj, li, iom klinante sian korpon, irigis la boaton trans la rivereto per tirado de bambua kablo per ambaŭ manoj.Laciĝinte, li kuŝis dormanta sur la roko tuj ĉe la rivereto. Kiam homoj krie petis por pramado svingante siajn manojn sur la transa bordo, por ne vekigi sian avon, Cuicui desaltis en la boaton kaj lerte transigis ilin anstataŭ sia avo. Ĉio, kion ŝi lerte faris, estis en ordo. Kelktempe, kiam okazis, ke ŝi, ŝia avo kaj flava hundo troviĝis en la sama boato, ŝi helpis sian avon en pramado. Proksime al la bordo, kiam la avo admonis al pramitoj, “Malrapide, malrapide.”, la flava hundo, prenante ŝnuron per buŝo, jam unue elsaltis sur la bordon kaj forte tiris la boaton al la bordo, ŝajnigante, ke ĝi konis kiel plenumi la taskon.