(Noel Lecomte tradukis el franclingvo)
LA PAĈJO DE SIMON'
Tagmezo ĵus sonis. La pordo de la lernejo malfermiĝis, kaj la knaboj pelis sin interpuŝiĝante por pli haste eliri. Sed anstataũ rapide disiĝi, kaj rehejmeniri por tagmanĝi kiel ĉiutage ili faris, ili haltis je kelkaj paŝoj, grupe kuniĝis, kaj ekflustris.
Estas, ke matene, Simon', la filo de la Blanka, estis veninta unuafoje en klaso.
Ĉiuj jam aũdis paroli pri la Blanka en siaj familioj ; kaj kvankam publike oni bone akceptis ŝin, la patrinoj traktis ŝin inter ili, kun speco de kompato iom malestima, kiu estis fininta atingi la infanojn, sen ke ili sciis tute kial.
Pri Simon', ili ne konis lin, ĉar li neniam eliris, kaj li ne petolis kun ili en la vilaĝostratoj, aũ flanke de la rivero. Tial ili malmulte amis lin ; kaj estis per ia ĝojo, miksita kun konsiderinda miro, ke ili akceptis lin, kaj ili ripetis unu la alian tiun eldiritan parolon de knabego en lia dek-kvara aũ dek-kvina jaro, kiu ŝajnis multe scii, tiom li ruze palpebrumis :
– Vi scias… Simon'… nu, li ne havas paĉjon.
La filo de la Blanka siavice ekaperis sur la lernejosojlo.
Li aĝas sep aũ ok jarojn. Li estis iom paleta, tre pura, la mieno timida, preskaũ mallerta.
Li revenis hejmen, kiam la grupoj de siaj kamaradoj, ĉiam flustrante, kaj rigardante lin per petolaj kaj kruelaj okuloj de infanoj, kiuj kovas fiaĉaĵon, iom post iom ĉirkaũis lin, kaj finis encirkliĝi lin komplete. Li restis tie, staranta meze el ili, surprizita kaj ĝenita, sen kompreni kion on tuj faris al li. Sed la knabego, kiu estis alportinta la novaĵon, orgojligita per la sukceso jam atingita, demandis al li :
– Kiel vi nomiĝas, vi ?
Li respondis : « Simon'. »
– Simon' kio ? reparolis la alia.
La infano tute konfuza rediris : « Simon'. »
La knabego kriis al li : « Oni nomiĝas Simon' io… ne estas nomo tio… Simon'. »
Kaj li, preta plori, triafoje respondis :
– Mi nomiĝas Simon' .
La fiknaboj ekridis. La knanego, triumfanta, laũtante la voĉon : « Vi ja vidas, ke li ne havas paĉjon. »
Granda silento okazis. La infanoj estis konsternitaj per tio eksterordinara afero, neebla, monstra – knabo kiu ne havas paĉjon ; ili rigardis lin kiel fenomeno, estulo el la naturo, kaj ili sentis grandiĝi en ili tiun malestimon, neklarigita ĝis nun, de siajn patrinoj por la Blanka.
Koncerne Simon', li sin apogis kontraũ arbo por ne fali ; kaj li restis kiel konsternita per neriparebla katastrofo. Li serĉis sin pravi. Sed li ne povis trovi ion por respondi al ili, kaj kontraũdiri tion teruran aferon : li ne havis paĉjon. Fine, livida, li hazarde kriis al ili : « Jes ja, mi havas unu. »
– Kie li estas ? la knabego demandis.
Simon' silentis ; li ne sciis. La infanoj ridis, tre ekscititaj ; kaj tiuj kampaj filoj, tre proksimaj de la bestoj, sentis tiun kruelan bezonon, kiu puŝas la kokinoj de birdokorto finmortigi unu el ili ekde ke ĝi estas vundita. Simon' subite ekvidis malgrandan najbaron, la filon de vidvino, kiun li ĉiam vidis, kiel si mem, tute sola kun lia patrino.
– Kaj vi, ankaũ ne, li diris, vi ne havas paĉjon.
– Jes ja, la alia respondis, mi havas unu.
– Kie li estis ? vigle rebatis Simon'.
– Li estas morto, deklaris la infano per belega fiereco, li estas en la tombejo, mia paĉjo.
Aproba murmuro diskoniĝis inter la fiknaboj, kiel se tiu fakto havi sian patron morto en la tombejo grandigis lian kamaradon por humiligi tiun alian, kiu tute ne havas unu. Kaj tiuj petoluloj, kies patroj estis, plejparte, malicaj, drinkemuloj, ŝtelistoj, kaj malmolkoraj kun siaj edzinoj, interpuŝiĝis kunpremiĝante pli kaj pli, kiel se ili, la legitimaj infanoj, volis per premo, sufoki tiun kiu estis eksterleĝulo.
Subite, unu, kiu troviĝis kontraũ Simon', elŝovis la langon al li per mokema mieno, kaj kriis al li :
– Ne paĉjon ! ne paĉjon !
Simon' kaptis lin al la haroj per la du manoj, kaj ekis piedbate marteli al li la krurojn, dum li kruele mordis al li la vangon. Okazis grandega sinpelado. La du batalantoj estis disigitaj, kaj Simon' troviĝis frapita, ŝirita, kontuzita, ruladita surtere, meze de la rondo de la fiknaboj, kiuj aplaũdis. Dume li stariĝis, purigante maŝine per sia mano, sian malgrandan bluzon, tute malpura per polvo, iu kriis al li :
– Iru diri tion al via paĉjo.