Hieraŭ mi ricevis rakonton pri la finna viro. Tiu rakonto kun la dialekto de Turku tre amuzis min. Mi volis traduki ĝin, por ke ankaŭ vi povus ĝin legi. Strangaj pensoj inter neĝodynoj...
La 1-a de februaro je la 17:00
Neĝas! La neĝo estas tre bela! La naturo estas bela kaj blanka kaj mi havas pli bonajn pensojn, ĉar nun ne estas malluma. Mi preparis varmegan rumtrinkaĵon por mia edzino kaj mi. Ni sidis apud la fenestro kaj rigardis kiel negflogoj ŝvebis sur teron kaj beligis ĝin. La pejzaĝo estis tre bela.
La 2-a de februaro
Mi vekiĝis kaj rigardis tra la fenestro. Estis nova, pura kaj blanka neĝo sur la tero. Belega! Ŝajnis kiel ĉiuj arboj kaj arbustoj havus blankajn mantelojn. Mi purigis la korton kaj trotuaron kaj mi ĝuis. Poste la kamiono de urbo plugis la vojon kaj lasis neĝodynon antaŭ la pordego. La stiristo ridis kaj salutis min. Ankaŭ mi salutis lin kaj forigis la neĝodynon.
La 3-a de februaro
Dum pasinta nokto neĝis. Estis ĉirkaŭ 15 centimetroj da nova neĝo kaj iomete frostis. El la korta betulo rompiĝis kelkajn brankojn pro pezo de neĝo. Mi puriĝis la korton kaj la trotuaron kaj kiam mi finis, venis la neĝoplugilo. Nun la neĝo estis brungriza.
La 4-a de februaro
Matene ne frotis, unue la neĝo fluidiĝis kaj poste ĝi frostiĝis. Mi renversiĝis sur trotuaron kaj poste mi pagis 22 eŭroj en la hospitalo. Bonŝance ostojn ne rompiĝis. Oni prognozis ke neĝas ree.
La 5-a de februaro
Ankoraŭ estas tre tre malvarma. Mi vendis la aŭton de mia edzino kaj aĉetis novan pli grandan por ke ŝi povus pli bone stiri en laborejon. Tamen la aŭto glitis kontraŭ apogrelo kaj la dekstra parto de antaŭlo rompiĝis. Dum pasinta ni ricevis novan neĝon pli ol 15 centimetroj. Niaj aŭtoj estis tute malpuraj. Hodiaŭ mi ree forigis neĝon. Tiu diabla neĝoplugilo veturigis preter nia pordego du foje.
La 6-a de februaro
Frostas, hodiaŭ -10 gradoj. Neĝas ree. Sur la korto kaj en ĝardeno oni ne povas trovi eĉ unu sendifektan arbon aŭ arbuston. Ni ne havis elektron dum tuta nokto. Mi provis varmigi la domon per kandeloj kaj petrolhejtilo, kio preskaŭ bruligis tutan domon. Mi estingis la brulon per la tapiŝo, sed miaj manoj, okulharoj kaj brovoj bruliĝis. La aŭto rompiĝis kiam mi vojaĝis en hospitalon.
La 7-a de februaro
Neĝas, venos plu tion (fivorto) blankan fekon. Ĉiuj (fivorto) vestaĵoj devus vesti se oni volus elserĉi poŝtaĵojn. Se mi nur kaptis tiun (fivorto) stiriston, kiu stiras la neĝoplugilon, mi ŝiros sian koron el la brusto! Mi kredas ke li rigardas malantaŭ la angulo kaj atendas, ke mi purigas la trotuaron! Eĉ elektro ne funkcias. La akvotuboj frostiĝis kaj ŝajnas, ke la tegmento rompiĝis pro la pezo de neĝo.
La 8-a de februaro
(Fivorto) 12 centimetroj (fivorto) da nova (fivorto) neĝo kaj (fivorto) degela neĝo kaj (fivorto) glacio sur la tero kaj kiuj scias kion venis el la ĉielo dum nokto. Mi provis jeti per glacio-pioĉo la stiriston de neĝoplugilo, sed mi ne sukcesis. Mia edzino lasis min. Mia aŭto ne startu. Mi kredas ke mi ne plu vidas pro la hela neĝo. Miaj piedfingroj ne funkcias. Dum pluraj semajnoj mi ne vidis la sunon. Oni diras ke neĝos ree. La vento fortigas froston. Diablo, mi transloĝiĝos en Hispanion. (Fivorto, fivorto). (Fivorto) neĝo kaj tuta vintro.
---------------------
Do ankaŭ mi ne ŝatas neĝon kaj mi jam multaj fojoj diris ke mi transloĝiĝos en Hispanion aŭ en alian lokon kie ne neĝas. Bonŝance ĉi tie en Helsinko la striristoj de neĝoplugiloj estas iomete pli amikaj (ankoraŭ hieraŭ estis).