dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → Pri la morto sen troigi (de Wisława Szymborska)

您是本帖的第 1355 个阅读者
树形 打印
标题:
Pri la morto sen troigi (de Wisława Szymborska)
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Pri la morto sen troigi (de Wisława Szymborska)

Ne kompetentas pri ŝercoj,

pri steloj , pri pontoj,

pri teksado, minejoj, pri terkultivado

pri ŝip-konstruo kaj kuk-bakado.



En niajn planojn por morgaŭa tago

ŝi ĉiam lastan vorton enmetas

for de temo.


Ne kapablas eĉ tion, kio kongruas kun ŝia metio:

nek tombon elfosi

nek ĉerkon kunnajli

nek ordigi post si.


Okupita mortigadi,

faras tion malgracie,

sen metodo kaj sen sperto.

Kvazaŭ je ĉiu el ni estus ĵus lernanta.



Certe, eĉ triumfas,

sed kiom da malvenkoj,

da maltrafaj frapoj

kaj provoj denovaj!



Foje ŝi ne havas forton,

por faligi flugan muŝon.

Kaj kun pli ol unu raŭpo

ŝi perdadas rampo-veton.



Ĉi ĉiuj bulboj, guŝoj,

palpiloj, naĝiloj, trakeoj,

nupto-plumoj kaj vintraj feloj

atestas pri amasigo

en ŝia lantaĉa laboro.



Fia vol' ne sufiĉas,

eĉ nia help' en militoj kaj revolucioj,

ĝis nun ankoraŭ tro pokas.



Batas la koroj en ovoj.

Kreskas la skeletroj de la novnaskitoj.

La semoj elmetas l' unuajn du foliojn

kaj ofte altajn arbojn ĉe la horizonto.



Kiu asertas ŝian ĉiopovon,

per propra viv' atestas,

ke ŝi ĉiopova ne estas.



Ne ekzistas tia vivo,

kiu almenaŭ dum momento

estis ne senmorta.


La morto

ĉiam malfruas ĉi momenton.


Vane ŝi anson skuas

de nevidebla pordo.

Al neniu povas retropreni

la atingitan tempon.

Esperantigis H.

http://www.ipernity.com/blog/35492

ip地址已设置保密
2010/2/13 11:23:35

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询