Estas interese relegi la recenzojn pri la unua eldono de la Wells-listoj (t.n. "Konciza Vortaro Angla-Esperanto-Angla") de 1969. Principe ili daŭre validas, ĉar la vortara miskoncepto ja restos la sama en la dua eldono de marto 2010. Jen peco el la kritiko de William Auld (1924-2006), aperinta en Norda Prismo 1969/3-4 kaj represita en "Pajleroj kaj Stoploj" 1997.
Auld, Pajleroj kaj Stoploj, 19… |
Unue, en la sekcio esp-angla mankas multaj ne tute nekonataj vortoj, kiuj ja troviĝas ĉe Butler [vortaro Esperanto-angla de 1967, vd. apude]. Nur ekzemple: ... sketi, sukuro, ... Oni notu ankaŭ, ke la difinoj kaj derivaĵoj estas multe pli plenaj kaj kompletaj en la vortaro de Butler. ...
Butler, Vortaro EsperantoAngla… |
(a) En la vortaro troviĝas embarrass = embarasi. Bone. Sed mankas embarrassement, kies plej ofta signifo postulas tradukon sinĝeno, kion la studanto certe ne divenus.
Wells, Esperanto Dictionary (e… |
Nu, Auld, unu el la plej famaj poetoj de Esperantujo kaj plurfoje proponita por la Nobel-premio pri literaturo, tre afable kaj delikate konkludas "Tiun ĉi vortaron aĉetos ĉiuj anglalingvaj esperantistoj ...". Entuziasma recenzo sonas alimaniere. Auld ja ne skribas "tiun ĉi elstaran vortaron senrezerve rekomendindan nepre devas havigi al si ĉiuj ...", li konstatas probablan estontan situacion - kiu ekestos simple ĉar mankas konkurenca, pli fidinda vortaro, kiu meritas tiun nomon. Tre ĝentila juĝo, kutima en Esperantujo, do jam antaŭ 40 jaroj; lerte farita per skota understatement. Ĝian veran signifon ni devas legi inter la linioj: konfuziga precipe por novicoj.