Iomete simila fenomeno okazis en Helsinki. Raregaj birdoj ĉesis timi la homon kaj ekloĝis en lokoj frekventataj de homoj. La fenomeno daŭras kaj la birdoj pliiĝas. Ĝis nun oni tamen ne trovis similan ekvilibron inter homoj kaj birdoj kiel en Sud-Afriko.
Aŭtune centoj da blankvangaj anseroj (Branta leucopsis, fi valkoposkihanhi, sv vitkindad gås) kolektiĝas en urbaj parkoj kaj aliaj herbejoj. Dum lastkelkaj jaroj homoj en Helsinko komencis plendi pro ili. Ĝenerale ili ne estas agresemaj, sed homoj plendas pro la amaso da fekaĵo, kiun ili postlasas. Oni ne povas plu ĝui la parkojn aŭ lasi infanojn iri tien.
Tio estas relative nova fenomeno en Helsinki. Antaŭ dudeko da jaroj ili estis vera raraĵo. Ornitologoj povis spekti ilin nur dum ilia migrado al kaj el Novaja Zemlja kaj Arkta oceano printempe kaj aŭtune. Tiam iuj el ili ŝanĝis siajn kutimojn kaj eknestis en la Balta maro.
Oni ne konas la kialon. Iuj diras, ke tio okazis pro la atombombaj eksplodoj kiujn Sovetunio faris en Novaja Zemlja. Aliaj asertas, ke kelkaj duonsovaĝaj anseroj estis liberigitaj el la helsinka zoologia parko kaj tiuj estis la komenco de la nova grupo. Ĉiukaze, la evoluo estis rapida. Unue la birdoj nestis en insuloj kaj ne venis proksime al homoj. Kiam ilia nombro kreskis, ili fariĝis pli sentimaj. Ili eknestis en lokoj frekventataj de homoj. Plej videblaj ili estas aŭtune, kiam ili kolektiĝas al urbaj parkoj por manĝi la herbon.
La kresko en la nombro de blankvangaj anseroj estis tiom rapida, ke oni ne povas klarigi ĝin nur per la produktado de idoj. Ornitogoloj nun kredas, ke dum sia travintrado en Nederlando ili “varbas” arktajn kunulojn por resti en la Balta Maro.