Kiom da tempo kaj kiom da mono endas (necesas) por estri (regi) la lingvon Esperanto?
Atentu: la respondo ne estas ĝenerala; mi vin donas nur mian opinion devenantan de mia propra eksperimento.
Unue, endas koni tion kion ni lernas kaj pri kio ni parolas.
Do, sufiĉas scii ke Esperanto estas lingvo celanta inter-kompreni unu la alian en la tuta mondo.
2 horoj (du horoj) sufiĉas por informi sin pri la lingvo.
Ludoviko lazaro zamenhof kreis la lingvon kaj skribis la « fundamenton » kiu konsistas el la bazo netuŝebla de la lingvo. Mi aĉetas la libron « la fundamento ». la prezo estas proksimume:
20 eŭroj (dudek eŭroj)
la libro konsistas el tricent kvindek paĝoj sed nur cent paĝoj utilas: la gramatiko en du lingvoj (la franca kaj esperanta) kaj la ekzercaro kun la rilata vortareto en fino de ĉiu ekzerco kaj la rakonto: La feino
Cent horoj ( inkluzive dek horoj por estri perfekte la prononcadon: la prononcado estas tre grava (gravega).
Mi aĉetas tri vortarojn: vortaron francan-esperantan; vortaron esperantan-francan; poŝ-vortareton : francan-esperantan kaj esperantan-francan.
20 eŭroj kaj 20 eŭroj kak 10 eŭroj
mi aĉetas la grandan vortaron : p.i.v. (plena ilustrata vortaro). Mi legas preskaŭ
la tutan PIV, kiu konsistas el mil ducent paĝoj proksimume po dek paĝoj en unu horo. Do, necesas:120 horoj (cent dudek horoj)
60 eŭroj
mi aĉetas la Plenan Manlibron de Esperanta Gramatiko.(PoMoEGo: pomego): sescent paĝoj kaj tial 60 horoj por legi ĝin po dek paĝoj en unu horo.
40 eŭroj
kaj du au tri librojn prefere romanojn:
60 eŭroj (sescent paĝoj) kaj tial 60 horoj
Farante sumon: necesas 342 horoj po 2 horoj ĉiutage; do, necesas 171tagoj, t.e. Ses monatoj.
6 monatoj (ses monatoj) kaj 230 eŭroj (ducent tridek eŭroj) sufiĉas por estri Esperanton.