Kutimo de kreado de kristnaskaj kripoj devenas de longjara kulto de betlehema kripo kaj estas konata en ĉiuj kristanaj popoloj. Kripoj, kiujn oni konstruis omaĝe al naskiĝo de Dia Filo, estis diversformaj kaj unu el la plej belaj estas tiuj, kiuj naskiĝis en 19-a jarcento en antaŭurboj de Krakovo. Tiam malriĉaj masonistoj dum aŭtuno - vintro ekkonstruis specifajn, multturajn, riĉe ornamitajn konstruaĵojn. Ili estis porteblaj pupteatretoj kaj servis por prezenti kripajn spektaklojn.
Dum multaj jaroj ĉi-kutimo bele disvolviĝadis. Ĉiujare dum Kristnaska periodo en krakova Ĉefa Placo kolektiĝis grupoj de knaboj kun kripoj, atendante inviton de riĉaj krakovaj familioj.
Post dummilita paŭzo, la 21-an de decembro 1937j. la tradicio renaskiĝis - tiam estis organizita la unua konkurso de krakovaj kripoj.
La dua okazis nur la 21-an de decembro 1945j. Ekde 1946j. ĉiam en la unua decembra ĵaŭdo, de mateno al krakova Ĉefa Placo apud monumento al Adamo Mickieviĉ alvenadas kripkonstruistoj kun siaj laboraĵoj.
Kripoj brilas ĉielarkkolore, fascinadas amasojn da preterpasantoj, turistoj, ĵurnalistoj, fotistoj. Je la 12-a horo kripoj estas solene portataj al la Historia Muzeo. Post tri tagoj , dimanĉe, estro de la Muzeo anoncas rezultojn de la konkurso pri la plej bela krakova kripo kaj malfermas postkonkursan ekspozicion, kiu estas malfermita ĝis la duono de februaro.
Krakova kripo estas kelketaĝa, riĉe ornamita konstruaĵo kun multaj turoj, farita de ligno, kartono kaj multkoloraj ornamaj materialoj. En ĝi oni vidas elementojn de krakova arkitekturo - ĉiu povas rekoni turojn de la Preĝejo al Sankta Maria, kupolon de vavela Sigismunda kapelo kaj aliajn. Ankaŭ laikaj arkitektaj elementoj aperadas ĉiam pli ofte - nome Barbakano, urbodoma turo, defendaj muregoj kun Florianska Pordego aŭ Sukiennice. Danke al tiuj inspiroj la kripo, malgraŭ ke fabela kaj fantasta, estas proksima al koro, simple krakova.
En kelkaj etaĝoj ni trovos gekrakovanojn, montaranojn, trumpetsignaliston de la Preĝejo al Sankta Maria, la papon, historiajn personojn, heroojn de krakovaj legendoj (ekz. Tvardovski, Lajkonik, vavela drako), eĉ personojn de kultura kaj politika mondo. Multaj figuretoj moviĝas.
Kompreneble, la plej gravaj estas la Sankta Familio, Tri Reĝoj kun donacoj kaj paŝtistoj adorantaj Jesuon. Ĉar la senco de la krakova kripo estas montri misteron de naskiĝo de Dia Filo kaj ĉio alia - fakte belega - estas nur aldonaĵo kaj fono de tiu eksterordinara evento.
Parto dela kolektaĵo de krakovaj kripoj ĉiujare estas eksponata eksterlande. Danke al ekspozicioj en Chicago, Frankfurto, Lvovo, Orleano, Bordeaŭ, Helsinki, Sevilla, Romo, Vieno, Parizo, Strasburgo kaj multaj aliaj urboj, krakova kripo fariĝis ne nur kanata simbolo de Krakovo sed ankaŭ bela vizitkarto de pola kulturo.