Kun vera kortuŝo mi rigardas la foton de juna knabo kiu preferis esti pafmortigita ol esti paf-mortiganto. Kiu estis la junulo? Otto Schimek estis Austriano. Li naskiĝis en 1925 jaro, en la malriĉa familio de Viena ŝlosisto. Lia patrino tre zorgis pri religia eduko de siaj pluraj infanoj. Post la morto de sia edzo ŝi baraktis pri la ĉiutaga vivteno. Otto estis knabo simila al ĉiuj aliaj knaboj- le ne estis tro diligenta en lerneja laboro, kaj lia fratino ofte faris hejman taskon pro li. Kiam li estis 13- jara knabo Austrio estis aneksita al Germanio. Venis malhelaj tempoj. Germanaj nazistoj super la gvidado de Hitler sin preparis al milito kaj konkero de Europo. La milito eksplodis en 1939 jaro.Otto estis vokita al militservo. Antaŭ sia forvojaxgo al la fronto li anoncis al siaj familianoj, ke li mortigos neniun homon. Unue li estis sendita al Jugoslavio, kie en la Bjelovar (Kroatio) lia regimento batalis kun jugoslavaj partizanoj. Dum unu batalo el ĉirkaŭita de germanoj domo elkuris la virino, kun infano en siaj manoj. Kial vi ne pafas?- kriis al Otto lia superulo.”Mia pafilo malfunkcias” diris la knabo. Tiam lia superulo donis al li sian pafilon- do, pafu nun! Otto komprenis, ke li ne sukcesos ŝjajnigi pafadon. Li rekte diris, ke li ne pafos al virino. Lia superulo ekkoleriĝis kaj kruele batis lin per pafilo. Otto estis sendita al militista prizono en Klodzko (Pollando). Post la interveno de sia patrino kaj siaj fratinoj, li ricevas la mallongan sanigan forpermeson.
Dum la forpermeso, li denove deklaris al sia patrino, ke li deziras reveni el milito kun manoj puraj de sango-makuloj. „Mi pafos tiel, ke mi ne trafos al la celo. Fine, ĉiuj homoj deziras reveni sian hejmon, same kiel mi!”. Tiuj vortoj atestas, ke la okazintaĵoj en Jugoslavio ne rompis lian spiriton. Post la libertempo Otto ricevis ordonon vojaĝi al okupita Pollando, en ĉirkaŭaĵo de Tarnow kaj Jaslo, kie troviĝis nun lia divizio. Li havis tiam 19 jarojn. Otto tute ne ŝanĝis sian konduton. Li ofte helpis al polaj civiluloj kaj eĉ al tutaj familioj. Kiam germanaj aŭtoritatuloj eksciis pri lia sinteno, li estis arestita. La knabo komprenis sian situacion kaj en la momento de despero li decidis forkuri al Aŭstrujo. Sed vane! Li baldaŭ estis kaptita kaj enkarcerigita en Pilzno (Pollando) kiel dizertinto. Li ricevas ankoraŭ unu ŝancon de amnestio. Li savos sian vivon, se li partoprenos en la mortpafado de arestitaj polaj civiluloj. Otto rifuzas, kaj milita tribunalo kondamnas lin al mortpuno. Kiam junulo komprenis, ke li ne sukcesos savi sian vivon, tiam liaj konvinkoj kristaliĝis kaj liaj vortoj fariĝis decidaj kaj fortaj. Milita tribunalo akuzis lin pri malkuraĝo kaj dizerto. Antaŭ la tribunalo Otto argumentis jene: „Mi ne luktos kontraŭ tiel nomitaj malamikoj de Hitler, ĉar tiu-ĉi milito estis provokita de germanoj kaj ĝi ne estas kristana afero.” Otto estis kondamnita al morto. Li estis mortpafita 14-an de novembro 1944 je la 10.00 horo.
Jen estas la lastaj vortoj de Otto, skribitaj en adiaŭa letero al sia familio: „Ne ploru! Mi iras feliĉa al (ĉiela) patrujo…. Mi scias, ke en ĉiu kazo mi estas en la mano de Dio. Li aranĝos kaj finos la tutan aferon. Mia afero estos ankaŭ klarigita al homoj poste, povas esti: en pli bona vivo. Mi estas bone agordita. Kion ni havas por perdi? Nenion, krom nia mizera vivo. Ili ja ne povas mortigi nian animon. Kia espero! La divizia milit-pastro estis ĉe mi, li preĝis kun mi kaj akompanis min en mia lasta vojo.”
Otto Schimek estas unu el homoj, kiuj scipovis diri: „ne” kontraŭ perforto kaj kontraŭ malhomaj ordonoj. En diversaj lokoj ni ofte trovas monumentojn starigitajn por honorigi generalojn, admiralojn kaj militestrojn.Sed kiu starigos monumenton al iu nekonata junulo? Otto havas tamen pli solidan monumenton, ĉar ĝi estas monumento de homaj koroj. Kiam lia fratino, Elfrida, venis en 1970 jaro por transporti liajn polvojn al Aŭstrujo, la loĝantoj petis, ke ŝi ŝanĝu sian decidon. „Li mortis pro ni, do li restu kun ni”.Kaj Elfrida konsentis. Otto ripozas en pola tero, kaj la polaj arboj super lia tombo susuras la rakonton pri la juna knabo, knabo kiu ne deziris pafi…