dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → Bulgario

您是本帖的第 2390 个阅读者
树形 打印
标题:
Bulgario
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Bulgario

Mi venis al Sofia per alia flugo de „Malev“ el Budapeŝt (vidu antaŭan enskribon). La unuan fojon dum tiu ĉi flugo mi sentis, kio estas „turbulenco“ (turbulenteco?) — ja estis kelkaj tre malagrablaj minutoj. Anstataŭ la varma lunĉo, kiun promesis antaŭe paĝaro pri registriĝo de biletoj, oni regalis nin per pakaĵeto da nuksoj kaj oranĝa suko. Tamen ĝenerale bona impreso pri la kompanio ankoraŭ restas.

La flughaveno de Sofia estas superba. Ne tiel superba, kiel tiu de Helsinko (Vantaa), sed tamen vere bona. Interalie per tio, ke ĝi estas granda, netumulta, sen vicoj kaj kun facila pasporta kontrolo. Estis tri giĉetoj por „civitanoj de EU-landoj“ kaj unu „por ĉiuj pasportoj“, mi eluzis la okazon kaj aliris la dua (sen vico do). Kutime neaparteno al la centro de la mondo ne helpas :)

Mia dorsosako bonorde venis, ŝanĝinte „aŭtomate“ flugojn en Budapeŝto. La malŝarĝo de la bagaĝo okazis rapide. Iom negative impresis, ke oni ne kontrolas ĉe elirejo, kies sakon kiu prenis (ĉar estis kromsento de nesekureco). En Vladikavkaz tia kontrolo estas, kaj ĝi impresas same negative (ĉar kreas plian vicon).

En la flughaveno min renkontis Miĥaela de la firmao „Gabi“, kiu invitis min al Rodopoj (vidu la antaŭajn enskribojn). Ŝi veturigis min al Kardĵali, kaj la vojo evidentiĝis esti iom pli longa, ol mi povus imagi. En tiu tago, mi ŝercis, mi konsciis, kia granda lando estas Bulgario. La vidaĵoj estis multloke tre pitoreskaj, sed jam ĉe la urbo Ĥaskovo iĝis mallume, kaj mi ne vidis, kiel ni alveturis al Kardĵali.

„Gabi“ enloĝigis min en „apartaj ĉambroj“ (oficiala klaso de hoteloj en Bulgario). Aspektas kiel aparta duĉambra loĝejo kun duŝejo ene de pli granda domo, en kies supra etaĝo loĝas la mastroj. La ejo estas nehejtata, pro kio ĝi ja malvarmas. Mi havas elektran varmigilon kaj uzegas ĝin, hehe. Estas varmega akvo en la duŝejo, puraj littolaĵoj, wifi-reto, fridujo, gladilo kaj aliaj bonaĵoj.

Restado ĉi tie (laŭ prezolisto surmure) kostas 30 levojn tage por unu persono kaj 40 por du (ĉ. 15 k 20 eŭroj respektive). Mi ja pagas neniom, kadre de la politiko pri mia „publikrilata“ invito (mi menciis tion en pli fruaj enskriboj). La mastroj estas tre bonveniga geedza paro; la edzo, Zlatko, kun rimarkebla ĝuo provas paroli ruse. Laŭ liaj vortoj, li posedas la plej grandan ruslingvan bibliotekon en la kvartalo. Li scias pri Peterburgo, sed Orĝonikidze aŭ Vladikavkaz estas nekonataj por li, kvazaŭ. Ni ankoraŭ ne parolis sufiĉe multe.

Cetere pri paroladoj. Estas, kiel ĉiam en Bulgario, malfacile elekti lingvon. Post kelkhora veturado kun Miĥaela, mi miksas la rusan, la anglan kaj la bulgaran kaj ofte miselektas lingvon (ion respondis al bulgaraĵoj de la mastroj en la angla ktp.).

Morgaŭ post la oka matene mi finfine vidos la urbon prilumita :)
En la programo morgaŭ estas la antikva urbo Perperikon, vizito al la historia muzeo de Kardĵali, ekskurso al la rokoj-fungoj (fungoforme eroziintaj rokoj) kaj tradicia manĝaĵo en traktiro.

http://www.ipernity.com/blog/ivanov

ip地址已设置保密
2010/2/24 22:49:46
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Tago 1: historia muzeo kaj Perperikon

Hodiaŭ dametene pluvis, kaj pro tio vojaĝo al megalita ruinaro Perperikon prokrastiĝis. Ni matenmanĝis en „Rio Bravo“, manĝejo kontraŭ la loka filio de iu universitato, ege prifumita loko kun pluraj belaj gejunuloj. Mi nenion povas diri pri la manĝaĵo, ĉar ĝi estis rostita pano, kiun malfacilas kuiri malbone. Kaj poste ni iris al la loka historia muzeo.

La historia muzeo de Kardĵali feliĉas baziĝi en bela konstruaĵo fare de renoma arkitekto Pomerancev (ruso, i. a. fama pro la katedralo Aleksander Nevskij en Sofia). Ĝi enhavas diversajn belaĵojn, trovitajn en Kardĵali kaj apude, interalie ĝia fierindaĵo estas malgranda fajne farita arĝenta ŝlosilo, kiu estas faldebla. Kaj en ĝia faldaĵo estas stampileto. Ŝajne mezepoka, eble alportita el Eŭropo, sed ĉio jam miksiĝis en la kapo :) Alia vidindaĵo estas pli ol metron alta romia bronza lumigilo, oni nomas fantaste grandan pritakson de ĝia prezo. En la tria etaĝo estas interesa prezento de pli proksima epoko: la procezo pri preparado de tabako (grava loka industrio ĝis nun) ka.

Mi ŝatis la muzeon multe kaj ankaŭ la parketon antaŭ ĝi.

Ni tagmanĝis en restoracio kun tute banala nomo „Starata kaŝta“ (Malnova ejo/domo). Tamen la maniero kuiri kaj prezenti tradician bulgaran manĝaĵon estis plej bona tie inter ĉiuj lokoj, kiujn mi ĝis nun vidis. Mi manĝis ŝkembe-ĉorba'on (tre tradicia supo el intestaro de bovo; aspektas kaj gustas alie en Kaŭkazio), iun bakaĵon kun fromaĝo kaj salaton. En Slanĉev Brjag kaj Nesebar nenion similan eblas eĉ trovi. Ĝuste tiajn travivaĵojn mi atendis, veturante al la interna Bulgario, malpli influita de facila turista mono. Turista mono ja estas ankaŭ en Kardĵali, sed ĉefe de enlandaj turistoj, plejparte sofianoj.

Post kiam ni satiĝis (mi sentis min preskaŭ ebria) ni ekveturis al Perperikon. Estas granda loko sur monto kelkajn kilometrojn for de Kardĵali. Iam tie estis sanktejo de trakoj (trakianoj?), restis multaj ejoj, kies veran celon jam neniu povos konjekti, sed oni kredas, ke estis kvazaŭ templo de la Suno. Estis ankaŭ romia, bizanca, bulgara kaj iomete otomana periodoj. Kelkloke videblas muroj, popece faritaj en diversaj teknikoj : la plej frua trakia, la pli posta bizanca ktp. Lokanoj esperas puŝi Perperikonon al la listoj de monda heredaĵo de UNESCO.

Mia ĉefa impreso pri Perperikono estas la absoluta silento en ĝia supro. Estas tre paca kaj bela loko, eĉ en decembro, kaj, se mi estus homo de iom alia tipo, mi petus la ĉiĉeronon por duonhoro eksilenti :) La ĉiĉerono tamen estas tre interesa de etnografia vidpunkto: rusa (aŭ prezentita al mi kiel tia) virino el Ukrainio, kiu konatiĝis kun sia bulgara edzo en Kievo; ŝi parolas kun la edzo en la rusa kaj kun la filinoj en la ukraina (mi tion atestis mem, ŝi faris poŝtelefonajn vokojn, ion kunordigante inter ili). En Bulgario ŝi plene naturiĝis kaj dividas plurajn lokajn ideojn, kiujn ŝi pli efike trandonas dank' al komuna lingvo inter ni (la rusa); inter alie mi eksciis du freŝajn (por mi) komplot-teoriojn — pri la grekoj, kiuj intence kaj eble per koruptado de bulgaraj politikistoj silentigas la famon de arkeologiaj trovitaĵoj en Bulgario, kaj pri la ege riĉaj ĉu-araboj, kiuj evidente pripagis la kontraŭturkajn misagojn de Ĵivkov en la okdekaj (vere tro krudaj kaj antaŭvideble malefikaj; tiom stultaj, ke nur ia malpaciga intenco venas en la kapon kiel logika klarigo).

La vojo al Perperikon kaj la montara aero tie estis tre forta bato por mia organismo. Mi sentas min tro sana nun kaj volas dormi :) Tamen post duonhoro mi ankoraŭ havos manĝon. Tiam mi definitive iros dormi.

Mi havigis al mi kelkajn levojn (estas belega loka valuto, kiun lokanoj strange arde deziras anstataŭi per nekomparebla eŭro) kaj planas morgaŭ viziti vendejojn. Oni havas ĉi tie grandvendejon Billa, sed la aliaj vendejoj aspektas privataj familiaj entreprenoj. Laŭdire, Bulgario produktas interesajn ledaĵojn, oni mendis al mi alporti gantojn de ĉi tie.

ip地址已设置保密
2010/2/24 22:50:47
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Tago 2: Tatul, akvobaraĵo, urbestraro, shopping

En la dua tago mi devis fari, laŭ plano, longan vojon al kaverno Utroba, parte artefarita, ege antikva kaj aparte spektebla dum suna vetero. Tamen la suna vetero ne okazis, eĉ male — estis persista pluveto, kaj la planoj ŝanĝiĝis. Ni tamen veturis al montaro, sed al pli civilizita loko, nomata Tatul.

Matenmanĝis ni kvarope (manaĝero, ĉiĉerono, ŝoforo kaj mi) en dolĉaĵejo „Viena“ en bulevardo „Bulgarija“, unu el la ĉefaj stratoj (eble eĉ la ĉefa). La ejo estis plena da homoj, kiuj laŭ la loka kutimo kafumis antaŭ ol iri al laborejoj kaj studejoj. Mi manĝis tre tradician ankaŭ en Osetio manĝaĵon, kiun ĉe ni oni vendas kiel armenan kuirarteron sub la nomo, kiun mi forgesis; ĉi tie ĝi nomiĝas „banica“: estas multaj tavoloj da pasto, inter kiuj estas iom da fromaĝo. Mi metus pli da fromaĝo, sed ĝenerale „Viena“ bonas — ni matenmanĝos tie morgaŭ denove.

Tatul estas trakia sanktejo, simila al Perperikon, sed malpli granda kaj pli atingebla. Per komuna projekto de EU kaj komunumo Momĉilgrad, al ĝi estis faritaj bonaj vojetoj, starigitaj lanternoj, informtabuloj kaj tegmento super la ĉefa parto de la sanktejo. Ĝi estas supre de monto kun krutaj deklivoj, la vido superbas, la impresoj nerakonteblas. Estis tamen pluvo, kaj la ĉiĉeronino en unu loko glitis sur ŝtono, timiginte min.

Laŭ nia vojo reen ni vizitis ŝijaisman maŭsoleon oriente de Momĉilgrad. Parto de la turka loĝantaro en regiono de Kardĵali estas ŝijaistoj, nepoj de kizilbaŝoj. Mi faris kelkajn fotojn tie kaj aŭskultis interesajn rakontojn pri ŝijaistoj, kiujn mi ne rerakontu ĝis mi legu pri tioj aliloke.

Momĉilgrad mem estas tre turka urbo, kun multetaĝaj grandfamiliaj loĝdomoj. Meze de ĝi staras „ostejo“, kanono, busto de generalo kaj ortodoksa preĝejo, omaĝe al rehavigo de Kardĵali kaj ĉirkaŭaĵoj dum la Balkanaj militoj (1912, 1913). Apudas fontaneto kun turka skribaĵo. Lokaj komentantoj (la ukraindevena ĉiĉerono kaj la loka ŝoforo) sincere aplaŭdis la manieron de turkoj zorgi pri sia „eta patrolando“, pri la denaskaj lokoj eĉ el foro de elmigrado — kelkaj revenas, kelkaj sendas investojn ktp.

Reveninte en la urbon ni ankoraŭ havis iom da tempo antaŭ la interkonsentita vizito al urbestraro, kaj ni vizitis la altegan digon de Kardĵali (104 metrojn alta). La konstruaĵo estas tre impresa, la vido supre de ĝi perfekte bela, sed oni ne permesas foti. Ekzistas armita kaj tre severa gardistaro, tamen eniro estas senpaga kaj tute libera. Ne estis multaj vizitantoj tamen (eble pro labortago, la pluvo kaj la malpli varma sezono). Sub la digo, de ĝia akvorezerveja flanko, estis harstariga (sed bunta kaj iusence bela) vidaĵo de multegaj plastaj boteloj. Tunoj da ili, eble. Kardĵali staras inter du akvorezervejoj (bulgare artefaritaj lagoj nomiĝas „jazovir“, kion mi opinias tre bela vorto); la mallonga parto de la rivero Arda inter la akvorezervejoj estis antaŭnelonge iom levita per enurba digo por fari „vodno ogledalo“, laŭ oni belan spacon de akvo, sur kiu oni povas eĉ boati ktp. Kiam oni faris ion similan en Vladikavkaz, mi ne vere ŝatis, sed ĉi-kaze mi eĉ ne juĝu.

Ree en la urbo ni umis en la oficejo de „Gabi tur“, vizitis mian hoteleton por repreni mian donacon al la urbestraro, kaj venis al la ĉefa domo de la komunumo. Ĝi estas iusence bela kaj havas kromnomon „Blanka Ŝipo“. En la kvara etaĝo nin akceptis en sia kabineto vic-urbestro pri kulturo, eŭrointegrado kaj kelkaj aliaj kampoj s-ino Jelisaveta Keĥajova, kiu portis sian ruĝan kompleton. Juna politikistino kun filologia klero kaj bela biografio de ĉiama kaj rapida kresko, ŝi ĝojis pri la iniciato restarigi ĝemelurbajn rilatojn inter Kardĵali kaj Vladikavkaz. Naskiĝinta aliloke, ŝi tamen ne sciis pri historio kaj volumeno de tiuj rilatoj kaj vokis helpi s-inon Fikrije Salifova, kiu zorgas pri publikaj rilatoj. Tiu lasta estis multe pli informita kaj rakontis pri la iniciato flanke de la bulgara komunumo restarigi la rilatojn 3-5 jarojn antaŭe. „Iuj eventoj“ en Osetio, laŭ ŝi, ne permesis finfari la procezon (temas pri la ostaĝigo en Beslan kaj postaj mortigoj de du urbestroj de Vladikavkaz, supozeble). Laŭ la vortoj de ambaŭ enpostenigitoj, ĉio eblas, sed bezonatas komence letero el urbestraro de Vladikavkaz, poste diversaj interparoloj kaj fine subskribado de la — ĉu nomi tion „kontrakto“? — inter la urboj. Mi ne vere ĉiujn detalojn komprenis, ĉar ni parolis bulgare.

La grava rezulto de nia renkontiĝo estas, ke mi nun povas iri kaj kun plena certeco viŝi el ĉiuj listoj tra Vikipedio mencion pri ĝemelurbaj rilatoj inter niaj urboj. Almenaŭ ĝis la nova restarigo, iom malverŝajna fone de tre aktiva ĝemelurba agado ĉi tie celanta Turkion, Grekion kaj Italion.

Finis la tagon aĉetumado en la urbocentro, iom stulta elspezo de mono vere, sed ne eblas reveni sen suveniroj. Dum vespermanĝo mi konatiĝis kun Gabriela, sepjara filineto de Miĥaela, la ĉefo de „Gabi Tur“ (jes, la firmao portas ŝian karesforman nomon). La knabino havas vesperajn danc-kursojn; el kiuj ŝi eliris tre vigla, kuris tien-reen tra la strato kaj sopirigis min pri mia propra filino multe.

Finfine mi elmetas kelkajn fotojn el Kardĵali; mi skribus pli detale kaj elmetus pli da fotoj, sed vajfajo „bulgariĝis“ hodiaŭ — kiel dum la antaŭaj vizitoj al bulgaraj hoteloj, ĝi kondutas freneze. Jen aperas, jen malaperas :|

Morgaŭ je la oka ni ekveturos al la plej malgranda urbo de Bulgario — Madĵarovo, kiu formale estas jam en alia provinco, tiu de Ĥaskovo, sed laŭ sia naturo estas parto de Orientaj Rodopoj. Tie okazos iu evento kadre de bulgar-nederlanda projekto pri ekoturismo, sovaĝa naturo kaj tiel plu (mi ekscios pli multe morgaŭ).

ip地址已设置保密
2010/2/24 22:52:00
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Tago 3: grifonoj super la Rodopoj

Madĵarovo (Маджарово) estas la plej malgranda urbeto de Bulgario. Ĝi estas iama minista loĝloko, sed nun ĝi iĝis turisma allogaĵo. Grupo de lokaj entuziastoj, subtene de alilandaj eŭropaj organizoj, faris ĉi tie rezervejon por birdoj. Kelkaj malaperantaj aŭ simple interesaj specioj trovas ĉi tie helpon kaj priskribon.

La birda centro speciale okupiĝas pri grifonoj, la grandaj birdoj, kiuj manĝas mortintajn bestojn. Ĉe la centro funkcias servo, al kiu ĉirkaŭaj kamparanoj telefonas, kiam mortas pro malsano aŭ vundiĝo iu animalo. Tiam venas laborantoj de la birda centro kaj forportas la kadavron por meti ĝin en natura medio de sia rezervejo tiel, ke grifonoj manĝu ĝin.

Mi sukcesis foti kelkajn grifonojn sur la rokoj en neimagebla alteco. La rokoj en tiu loko havas fabelan formon, pro tio ke la montaro estas geologie maljuna.


La morgaŭa celo estas Zlatograd, etnografia centro sub ĉielo.
ip地址已设置保密
2010/2/24 22:53:17
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Tago 4: Zlatograd k greklanda limo

Hodiaŭ ni vizitis etnografian centron en Zlatograd, malgranda montara urbo 60 km for de Kardĵali. Zlatograd iam estis industria kaj minista urbo, parte ĝi restas tia ankaŭ nun, sed gravan rolon en ĝia vivo nun okupas la etnografiaj kvartaloj, listigitaj inter la cent vidindaĵoj de Bulgario.

图片点击可在新窗口打开查看
Zlatograd, etnografia centro
La etnografia centro de Zlatograd similas nenion alian, kion mi antaŭe vidis. Ne estas subĉiela muzeo de nordia tipo, kiam oni alportas lignajn domojn de la tuta lando al unu loko. Estas normala urbo, kie homoj vivas sian kutiman vivon en siaj malnovaj domoj, sed la eksteraĵo de la domo estas konservata de privata entrepreno laŭ la kutima stilo de tiu ĉi regiono (rondaj fumtuboj interalie). En la subaj etaĝoj de pluraj tiaj tradiciaj domoj estas metiejoj, kie laboras lokaj majstroj kaj vendas siajn varojn al la turistoj.

图片点击可在新窗口打开查看
Zlatograd, etnografia centro
Mi aĉetis du tranĉilojn kaj ankoraŭ iajn aferojn. Temas ne pri „suveniroj“, kiujn jam pluraj ne scias, kien meti en siaj hejmoj, sed ĝuste uzeblaj aĵoj: kusenoj, litkovriloj, vestoj, tranĉiloj, manĝilaro, ledaĵoj ktp. Mi estis preparita al vizito de Zlatograd (legis pri ĝi rete iojn), sed tamen estis forte impresita. La urbo ekster la etnografia parto estas tre pitoreska, do pli longa promeno laŭ ĝi estas bona ideo. En la urbo estas kelkaj hoteloj, kaj bulgaroj (eble ankaŭ eksterlandanoj) venas por kelkaj tagoj — por viziti ne nur la muzeojn kaj la metiejojn, sed ankaŭ la ekstermuzeajn partojn de la urbo, la romian ponton, la malgrandajn preĝejetojn de otomana tempo, la naturajn vidindaĵojn kaj la strutan bienon. Se kredi paĝaron de la komunumo Zlatograd, ie en apudeco de la urbo ekzistas vojetoj por promenoj (i. a. biciklaj) tra la urbo, supozeble eblas lui biciklon (sed mi ne finesploris la aferon).

图片点击可在新窗口打开查看
Zlatograd, lernolibro de Esper…
Bulgaroj zorge konservas rememoron pri nacia Renaskiĝo, kiu okazis ĉi tie en la 19-a jarcento; en Zlatograd estas muzeo pri la „reciproka mezlernejo“, ekfunkciinta en 1852. Reciprokaj lernejoj estis populara maniero eduki infanojn; tie pli aĝaj infanoj instruis al la malpli aĝaj, tiel oni kontraŭstaris mankon de instruistoj. En la muzeo, inter la ne multaj (kelkdek) montrataj malnovaj libroj, estas ankaŭ lernolibro de Esperanto por bulgaroj, eldonita en Sofia en 1912. Mi multe fotis ĝin kaj elmetos la fotojn.

Post Zlatograd ni vizitis strutan bienon (nenio por rakonti: estas amuzaj grandaj birdojn, necesas vidi) kaj preĝejeto ĉe la greklanda limo. Antaŭ tri monatoj ankoraŭ mankis preta vojo al Grekio, sed oni jam finkonstruas ĝin, establas ĉeliman trapasejon kaj planas malfermi la vojon inter Zlatograd kaj Ksanti jam komence de 2010.

La tago estis bonega. Tamen mi konsciis hodiaŭ, ke baldaŭ mi devas flugi reen, sed la urbon Kardĵali mi apenaŭ vidis. Do mi planas pli frue enlitiĝi hodiaŭ por pli frue ellitiĝi morgaŭ kaj iom foti la urbon (interalie la monumenton al Kosta Ĥetagurov) dum piedira promeno.

ip地址已设置保密
2010/2/24 22:54:14
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
6
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Tago 5: ŝtonaj fungoj kaj komunumo Ardino

La tagon mi komencis per frumatena promeno tra la urbo. Estis dimanĉo, je la oka ankoraŭ ne videblis homojn en la stratoj. Mi faris multajn fotojn kaj piediris ĝis la busa stacidomo, unu el la centroj de la loka turkeco (estas multaj dulingvaj skribaĵoj kaj la valuta ŝanĝejo proponas tri ĉefajn valutojn, inter kiuj la tria — yeni türk lirasi).

Post matenmanĝo, mi kun Miĥaela el „Gabi Tur“ vojaĝis al la loka vidindaĵo „Ŝtonaj Fungoj“ dek kilometrojn for de Kardĵali. La ŝtonoj estas vere amuzaj; foto ne transdonas la impreson — ili elvokas rideton, tiuj fungoj, ilia rozkolora surfaco ĝojigas. Samtempe aperas impreso, ke ili ne estas sufiĉe gardataj, ke iu povas facile damaĝi ilin — de la unua rigardo ŝajnas, ke unu puŝeto sufiĉas por faligi la strukturon.

图片点击可在新窗口打开查看
Ŝtona fungoj 10 km for de Kard…
图片点击可在新窗口打开查看
Ŝtona fungoj 10 km for de Kard…

Post la tagmezo okazis vojaĝo trans monta ĉeno al komunumo Ardino. En Ardino estas vere impresaj montoj, kontraste al ĉio, kion mi ĝis nun vidis en Rodopoj. Kelkloke la naturo similetas tiun en la Kurtata valo kaj aliaj partoj de Kaŭkazio.

图片点击可在新窗口打开查看
Romia ponto en Rodopoj
La ĉefa vidindaĵo en ĉirkaŭaĵo de Ardino estas la antikva Diabla Ponto — otomana reuzo de la romia ponto. Imageble ĝi estis renovigita tiel ke turistoj ne risku fali de ĝi. La ponto estas belega kaj ligas nun unu neloĝatan flankon de la valo kaj la alian neloĝatan flankon de la valo — imageble antaŭe ĝi estis la ponto survoje al Ksanti (nun en Grekio) kaj pli suden. Ekzistas diversaj legendoj, kial ĝi nomiĝas tiel kaj krome ekzistas loka ŝatokupo pri trovado de vizaĝoj en la respeguliĝo de la ponto en la akvo. Mi elmetas la fotojn, do ankaŭ vi povos ĝui tiun rodopan sporton.

图片点击可在新窗口打开查看
Romia ponto en Rodopoj
图片点击可在新窗口打开查看
Romia ponto en Rodopoj
图片点击可在新窗口打开查看
Romia ponto en Rodopoj
图片点击可在新窗口打开查看
Romia ponto en Rodopoj

Fine de la tago, la sama impona viro Rosen, kiu akompanis nin al la ponto, veturigis nin al sia laktaĵejo. Estas moderna ejo, kie oni produktas interalie fromaĝon kaj buteron. Li serĉas aĉetantojn, do se vi pretas aĉeti bulgaran fromaĝon pogrande, mi pretas peri ;) La ejo impresis min eble plej multe dum la hodiaŭa tago. Aparte mi ŝatis la ĉambron, kie fromaĝo kuŝas dum kelkaj tagoj por flaviĝi — la odoro estas ĝojiga per si mem tie. Rosen donacis al ni ĉion po iom.

Morgaŭ oni promesis al mi viztion al io konata kiel „Rusa Klubo“ en la urbo. Mi ankoraŭ ne imagas, pri kio temas, sed nepre rakontos la impresojn

ip地址已设置保密
2010/2/24 22:55:15
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
7
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Tago 6: Kardĵali, artgalerio ktp

Hodiaŭ estas la lasta tago de mia restado en Kardĵali. La promesita de mi hieraŭ (kaj al mi — antaŭe) renkonto en „Rusa Klubo“ ne okazis, mi ne scias pro kio kaj ne demandis. Do, la resto de la eventoj estis ĉefe vagado tra la stratoj sola kaj, parte, akompane de ĉiĉerono.

La arta galerio de Kardĵalio konsistas el du grandaj haloj en aparta domo. Ĝi povas fanfaroni tamen per kolekto de pentraĵoj fare de kelkaj eminentaj bulgaraj pentristoj. Vidu kelkajn fotojn. En la galerio oni donacis kolekton de kartetoj kun repodukcioj (do, fotoj de pentraĵoj), la kolekto estas eldonita en 1975 (kiam oni ankoraŭ eĉ ne planis min).

图片点击可在新窗口打开查看
Artgalerio

La urbo aspektas kiel tipa socialisma urbo, sed, ankaŭ kiel en aliaj bulgaraj urboj, la loĝblokoj estas iom pli personecaj, pli belaj kaj havas iajn nobligajn ecojn — kiel ekzemple vitraj elementoj en la enirpordoj de ŝtuparejoj (en Rusio neniam eblas: pro klimata severeco kaj pro vandalismo). La ŝtuparoj en la blokoj estas prizorgitaj, multaj loĝantoj skribas sian familinomon sur la pordo. Samtempe domoj kutime ne havas numerojn, kaj trovi nomon de la strato, en kiu vi estas, estas ofte malfacile (eble temas pri regiona specialaĵo — mi rimarkis tion ankaŭ en Istanbulo, Burgaso kaj Nesebaro).

图片点击可在新窗口打开查看
balkonoj en Kardĵali

Alia specialeco de Kardĵali estas odoreto de bruligata karbo kaj ligno preskaŭ ĉiam en la aero. Multaj domoj, aparte la privataj, estas hejtataj per ligno aŭ karbo. En apartamentoj mi ne rimarkis radiatorojn de akvohejtado — kaj ĉiuj uzas elektrovarmigilojn. Ankaŭ en mia luita ĉambro estas nun (kaj nun estas ŝaltita) la elektra varmigilo kun ventumilo. En ejoj estas plej ofte malvarme: eĉ mi rimarkis malfermitajn fenestrojn ks. — do kvazaŭ lokanoj, almenaŭ parte, ŝatas malvarmon (estas plus dek nun) eble pro la varmego somera. Mi ŝatas varmon kaj preferas varmegon al malvarmo, eble ĉar mi pli ofte spertas malvarmon kaj kelkfoje spertis malvermegon, kiu pensigis min pri baldaŭa morto pro ĝi (ha, okazis en Moskvo).

图片点击可在新窗口打开查看
Ĉu ligno por hejtado?

Diversaj manĝejoj en la urbo estas bonkvalitaj, ofte proponas ion loke tradician (kiel ŝkembe-ĉorba) kaj estas relative malmultekostaj, kompare kun la ĉemaraj kaj la peterburgaj. Bona manĝo por du personoj (sen alkoholaĵoj tamen) kostas malpli ol 10 eŭrojn en „Starata Kaŝta“, restoracio kiu havas tradician internaĵon, belan nelaŭtan muzikon ktp. Eblas nun daŭre envii pri tio.

La stratoj estas puraj (kaj konstante balaataj), tamen post vesperiĝo iĝas sufiĉe mallume — nur la gravaj stratoj estas bone lumigitaj. Tio tute similas Vladikavkazon, sed kontrastas Peterburgon, kie dekomence mi havis eĉ protestan reagon pro la lanternegoj ŝaltitaj plenan nokton eĉ en tute senvivaj lokoj.

图片点击可在新窗口打开查看
En Kardĵali (Bulgario)

Homoj en la stratoj multe parolas la turkan (la lingva situacio ja multe interesis min). La turka estas tradicia lingvo en tiuj lokoj, speciale en la vilaĝoj. Homoj de ĉiuj generacioj, homoj kun poŝtelefonoj kaj en aliaj siacioj parolas ĝin. Por netrejnita okulo estas tute neatendite, kiu kiun lingvon parolos. Lokaj turkoj aspektas foje eĉ tro eŭropecaj, virinoj kun longaj farbitaj haroj ktp.; antoropologie turkoj estas tre diversa etno — do, ankaŭ per vizaĝo aŭ staturo ne eblas juĝi. Multaj turkoj havas parencojn en Turkio (dum kelkaj jaroj en Bulgario estis senpripensa kontraŭturka prempolitiko, kio igis dekmilojn da turkoj forlasi naskiĝlokojn kaj iri al Turkio). Mi aŭdis rakonton pri kelkaj turkoj, kiuj revenis lastatempe el Turkio por denove loĝi en Kardĵali, eĉ unu tian junulinon vidis per miaj propraj okuloj. En la centro de la urbo oni reklamas „ĉiutagajn ekskursojn al Odrin“ (Edirne, plej proksima urbo en Turkio — eble 5 horojn buse de Kardĵali).

图片点击可在新窗口打开查看
En Kardĵali

Mi ne povis rimarki malpacan konduton en la stratoj. Neniu batalis, neniu kriis unu al la alia, neniu ŝtelis mian videokameraon. Aperas impreso, ke la “strata krimo“ ne estas granda problemo ĉi tie — pri tio eblas juĝi ankaŭ laŭ la maniero de lokaj virinoj lasadi siajn saketojn kaj vestojn sur seĝo en kafejo kaj iri al, ekz., necesejo. En multaj urboj de la mondo homoj kunprenus saketon aŭ transdonus ĝin al siaj konatoj, kiuj restas ĉe la tablo.

En Kardĵali (fakte kiel ankaŭ aliloke en la lando) estas interesaj aĉeteblecoj. Vestoj kostas almenaŭ duoble (foje kvaroble) malpli ol la analogiaj en Peterburgo. Mi aĉetis ĵinzon (10 EUR), iom da kotonaj vestoj por la infano kaj aliajn iojn. Nun mi bedaŭras, ke mi ne trovis tuj en la urboj lokon por mallongigi la ĵinzon — mi forflugas morgaŭ kaj devos pagi en Rusio duonon de la prezo (ĉ. 5 EUR) nur por mallongigi la veston.

ip地址已设置保密
2010/2/24 22:56:24

 7   7   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10938 秒, 4 次数据查询