Amiko
Amiko
Amikeco estas speciala donaco
donita al ni ĉiuj.
Rideto de amiko
Estas lumo de sun' en nuba tago
kaj ĉiu rideto
donita al amiko
estas redonita.
Amiko estas
tiu, kun kiu vi povas paroli,
kaj kiu auskultas vin
sen Juĝo.
Amiko ne ignoras viajn difektojn
sed akceptas ilin kiel parton de vi.
Amiko estas ŝultro por sinapogi
Kiam vi bezonas subtenon.
frapeto sur la dorson kiam vi sukcesas
kaj simpatia orelo kiam vi fiaskas.
Amiko estas persono
kun kiu vi povas ridi
pri ĉio,
ĉe kiu vi povas plori senhonte,
kaj al kiu vi konfidas komplete.
Amiko estas partnero en la vivo
kaj parto de vi,
ĉaim.
-Brian Bindschadler
El la angla tradukis:
Mori