dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → ESPERANTO KAJ VOLAPUKO

您是本帖的第 2201 个阅读者
树形 打印
标题:
ESPERANTO KAJ VOLAPUKO
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
ESPERANTO KAJ VOLAPUKO
 

Jen la teksto (en du partoj) de mia prelego okaze de la seminario: "Esperanto kaj la aliaj lingvoj", organizita fare de Itala Esperanto Federacio kaj Bresha Esperanto Grupo (Brescia, Italujo, 10-11/05/2008).

 

ESPERANTO KAJ VOLAPUKO

Kiaj estis la rilatoj inter Esperanto kaj Volapuko? Kial Zamenhof tiel rapide ŝanĝis sian opinion pri ĉi tiu lingvo kaj pri ĝia aŭtoro, pastro Schleyer? Kaj kial rapide kaj neatendite Volapuko malaperis el la scenejoj?
 
En la antaŭlasta jardeko de la XIX jarcento Zamenhof skribis kelkajn artikolojn pri Volapuko kaj ĝia aŭtoro, pastro Schleyer en la revuo "La esperantisto". Legante lian tiaman analizon pri Volapuko, oni rimarkas apartan sintenon al tiu lingvo kaj al ĝia aŭtoro, kiu iomete pensigas nin: kial li esprimis tiel akran kaj tranĉantan opinion pri Volapuko? Ĉu temis pri simpla ĵaluzo, aŭ, eble, pri la konscio ke, kaŭze de Volapuko kaj ĝiaj esencaj trajtoj, oni estus perdintaj valoran eblecon enkonduki taŭgan argumentadon favore al la internacia lingvo? Tio estas des pli miriga, se oni konsideras ke dudekon da jaroj pli malfrue, dum enkonduka parolado en Esperanta Kongreso, li nekredeble favore parolis pri Schleyer kaj lia penado krei, enkonduki kaj firmigi internacian lingvon...tute same okazis en pluraj aliaj skribaĵoj kaj en lia grava verko "Esenco kaj estonteco de la internacia lingvo".
Historio de Volapuko
 La historio de Volapuko estas iasence miriga: ĝia aŭtoro, Johan Martin Schleyer, katolika pastro en Baden (Germanio), kapablis krei kaj enkonduki ĝin en la daŭro de malmulte da tempo (ekde 1879): ekde tiam, la lingvo, la famo de la aŭtoro kaj la ideo de internacia lingvo disvastiĝis fulmrapide. Mi tute ne kredas, ke, kiel bombaste diris tiama propagando, en la daŭro de nur kelkaj jaroj  100.000 homoj - ĝis unu miliono - estis ellernintaj la lingvon ( jes ja, oni povus tuj sin demandi: ĝis kia nivelo? Eble pli honeste estus diri, ke tiom da homoj konatiĝis kun la lingvo...).

Ni donu kelkajn bazajn informojn: komence de 1879 M. Schleyer eldonis sian unuan gramatikon; en 1884 okazis la unua volapuka kongreso en Friedrichshafen; en 1887 (en aŭgusto, do preskaŭ samtempe kun la eldono de la Unua Libro por Rusoj de Zamenhof), okazis la dua volapukista kongreso en Munkeno (Germanio); fine, en 1889 okazis la tria (kaj lasta) volapukista kongreso, en Parizo.

Ĉiuokaze, ĉie ajn malfermiĝis volapukaj kluboj, kaj miloj kaj miloj eklernis la novenkondukitan internacian lingvon, kaj kun entuziasmo kaj religia sinteno favoris ĝin ĉie ajn...Siaflanke, Schleyer, kun granda inteligento, kapablis - iel diktatorece - bone organizi kaj entuziasmigi homojn. Kreiĝis organizaĵoj, komitatoj kaj oni komencis sporton, tre ŝatatan ankaŭ inter la esperantistoj: la organizon de internaciaj kongresoj.

Sed ĝuste tiam montriĝis la gravaj mankoj de la lingvo: unue, ĝia totala dependeco de Schleyer, kiu konsideris ĝin sia propraĵo. Sed tio estas nur unu el la kialoj de la ne tro pozitiva vivo de volapukismo: esence, Volapuko estis (kaj estas) tre interesa projekto, bone strukturita, tamen kun vortaro nur finte aposterioreca, sed vere, grandparte, aprioreca...fakte, ĝiaj naturecaj trajtoj estas tiel dramatike kriplitaj, ke ili preskaŭ neniam facile rekoneblas eĉ de la parolantoj de la lingvoj (esence angla kaj germana) el inter kiuj estis prenitaj la radikoj de la vortaro. Tamen, la lingvo estis (kaj estas) skribe, sufiĉe belaspekta - aparte de la stranga akcento sur la lasta silabo, kiu efikas tute nenature, konsiderante la lingvoformojn, kaj kiu vere malbeligas ĝin aŭde... Sed pri belsoneco oni ne parolu, ĉar ni ja ĉiuj scias, ke tiu ĉi eco dependas de personaj gustoj, kaj de alkutimiĝo al la patrina lingvo.

La problemo de Volapuko estas, ke kiam oni kunmetas la elementojn de la lingvo, oni formas vortojn longajn, komplikajn, malfacile kompreneblajn - kio maltaŭgigas ilin por interparolo pri ĉiutagaĵoj aŭ pri komplikaj temoj. Kaj fakte, esence, Volapuko ne estis unue inventita por servi kiel (ĉefe) parola interkomprenilo: estis disvastigata opinio, ke oni devas utiligi ĝin ĉefe en korespondado, kaj ne kiel parolan lingvon - kvankam oni ne forigis tute ĉi tiun eblecon. La diplomo de Instruisto de Volapuko estis disdonata fare de Schleyer al homoj, kiuj kapablis verki longan artikolon (7-8 paĝan) sen eraroj - oni do ne antaŭvidis, laŭ kelkaj aŭtoroj, parolan ekzamenon...

Sekve de tio ni revenas al la ĉefa problemo de Volapuko: ĝia parolebleco. En epoko, en kiu homoj komencis vojaĝi pli ofte ol antaŭe, pere de vaporŝipoj, trajnoj, kaj, post kelkaj jaroj, pere de aŭtomobiloj, lingvo internacia utila nur skribe ne povis kontentigi ĉiujn interesiĝantojn pri lingva interkomunikilo. Estas interese konsideri, ke la du unuaj internaciaj kongresoj de la Volapukistoj (en 1884 kaj en 1887) estis tre inspiraj kaj havis sufiĉe multenombran partoprenon (sed malpli ol oni kutime bombaste diris) sed ... la laborlingvo estis la germana! Tio estas, la partoprenantoj de la kongreso internacia de la Volapukistoj ne utiligis Volapukon, sed nacian lingvon...Ĝuste tial, dum la dua kongreso, oni firme decidis, ke la tria kongreso (kiu okazis en 1889), estos devige en la internacia lingvo Volapuko. Samtempe, jam ekaperis problemoj rilate la proponitajn reformojn de la lingvo: Volapuko, fakte, kvankam klopodas raciigi la lingvosistemon de naturaj lingvoj, pligravigas deklinacian sistemon, kaj verban strukturon, kiuj vere malfaciligas ĝian praktikan utiligon. Kelkaj el la aŭtoritatuloj de la movado, kiel, ekzemple, la franca volapukista akademiano Auguste Kerkhoffs, tute subtenis reformojn en la lingvo - kion Schleyer tute kontraŭis.

ESPERANTO KAJ VOLAPUKO

Kiaj estis la rilatoj inter Esperanto kaj Volapuko? Kial Zamenhof tiel rapide ŝanĝis sian opinion pri ĉi tiu lingvo kaj pri ĝia aŭtoro, pastro Schleyer? Kaj kial rapide kaj neatendite Volapuko malaperis el la scenejoj?
 
En la antaŭlasta jardeko de la XIX jarcento Zamenhof skribis kelkajn artikolojn pri Volapuko kaj ĝia aŭtoro, pastro Schleyer en la revuo "La esperantisto". Legante lian tiaman analizon pri Volapuko, oni rimarkas apartan sintenon al tiu lingvo kaj al ĝia aŭtoro, kiu iomete pensigas nin: kial li esprimis tiel akran kaj tranĉantan opinion pri Volapuko? Ĉu temis pri simpla ĵaluzo, aŭ, eble, pri la konscio ke, kaŭze de Volapuko kaj ĝiaj esencaj trajtoj, oni estus perdintaj valoran eblecon enkonduki taŭgan argumentadon favore al la internacia lingvo? Tio estas des pli miriga, se oni konsideras ke dudekon da jaroj pli malfrue, dum enkonduka parolado en Esperanta Kongreso, li nekredeble favore parolis pri Schleyer kaj lia penado krei, enkonduki kaj firmigi internacian lingvon...tute same okazis en pluraj aliaj skribaĵoj kaj en lia grava verko "Esenco kaj estonteco de la internacia lingvo".
Historio de Volapuko
 La historio de Volapuko estas iasence miriga: ĝia aŭtoro, Johan Martin Schleyer, katolika pastro en Baden (Germanio), kapablis krei kaj enkonduki ĝin en la daŭro de malmulte da tempo (ekde 1879): ekde tiam, la lingvo, la famo de la aŭtoro kaj la ideo de internacia lingvo disvastiĝis fulmrapide. Mi tute ne kredas, ke, kiel bombaste diris tiama propagando, en la daŭro de nur kelkaj jaroj  100.000 homoj - ĝis unu miliono - estis ellernintaj la lingvon ( jes ja, oni povus tuj sin demandi: ĝis kia nivelo? Eble pli honeste estus diri, ke tiom da homoj konatiĝis kun la lingvo...).

Ni donu kelkajn bazajn informojn: komence de 1879 M. Schleyer eldonis sian unuan gramatikon; en 1884 okazis la unua volapuka kongreso en Friedrichshafen; en 1887 (en aŭgusto, do preskaŭ samtempe kun la eldono de la Unua Libro por Rusoj de Zamenhof), okazis la dua volapukista kongreso en Munkeno (Germanio); fine, en 1889 okazis la tria (kaj lasta) volapukista kongreso, en Parizo.

Ĉiuokaze, ĉie ajn malfermiĝis volapukaj kluboj, kaj miloj kaj miloj eklernis la novenkondukitan internacian lingvon, kaj kun entuziasmo kaj religia sinteno favoris ĝin ĉie ajn...Siaflanke, Schleyer, kun granda inteligento, kapablis - iel diktatorece - bone organizi kaj entuziasmigi homojn. Kreiĝis organizaĵoj, komitatoj kaj oni komencis sporton, tre ŝatatan ankaŭ inter la esperantistoj: la organizon de internaciaj kongresoj.

Sed ĝuste tiam montriĝis la gravaj mankoj de la lingvo: unue, ĝia totala dependeco de Schleyer, kiu konsideris ĝin sia propraĵo. Sed tio estas nur unu el la kialoj de la ne tro pozitiva vivo de volapukismo: esence, Volapuko estis (kaj estas) tre interesa projekto, bone strukturita, tamen kun vortaro nur finte aposterioreca, sed vere, grandparte, aprioreca...fakte, ĝiaj naturecaj trajtoj estas tiel dramatike kriplitaj, ke ili preskaŭ neniam facile rekoneblas eĉ de la parolantoj de la lingvoj (esence angla kaj germana) el inter kiuj estis prenitaj la radikoj de la vortaro. Tamen, la lingvo estis (kaj estas) skribe, sufiĉe belaspekta - aparte de la stranga akcento sur la lasta silabo, kiu efikas tute nenature, konsiderante la lingvoformojn, kaj kiu vere malbeligas ĝin aŭde... Sed pri belsoneco oni ne parolu, ĉar ni ja ĉiuj scias, ke tiu ĉi eco dependas de personaj gustoj, kaj de alkutimiĝo al la patrina lingvo.

La problemo de Volapuko estas, ke kiam oni kunmetas la elementojn de la lingvo, oni formas vortojn longajn, komplikajn, malfacile kompreneblajn - kio maltaŭgigas ilin por interparolo pri ĉiutagaĵoj aŭ pri komplikaj temoj. Kaj fakte, esence, Volapuko ne estis unue inventita por servi kiel (ĉefe) parola interkomprenilo: estis disvastigata opinio, ke oni devas utiligi ĝin ĉefe en korespondado, kaj ne kiel parolan lingvon - kvankam oni ne forigis tute ĉi tiun eblecon. La diplomo de Instruisto de Volapuko estis disdonata fare de Schleyer al homoj, kiuj kapablis verki longan artikolon (7-8 paĝan) sen eraroj - oni do ne antaŭvidis, laŭ kelkaj aŭtoroj, parolan ekzamenon...

Sekve de tio ni revenas al la ĉefa problemo de Volapuko: ĝia parolebleco. En epoko, en kiu homoj komencis vojaĝi pli ofte ol antaŭe, pere de vaporŝipoj, trajnoj, kaj, post kelkaj jaroj, pere de aŭtomobiloj, lingvo internacia utila nur skribe ne povis kontentigi ĉiujn interesiĝantojn pri lingva interkomunikilo. Estas interese konsideri, ke la du unuaj internaciaj kongresoj de la Volapukistoj (en 1884 kaj en 1887) estis tre inspiraj kaj havis sufiĉe multenombran partoprenon (sed malpli ol oni kutime bombaste diris) sed ... la laborlingvo estis la germana! Tio estas, la partoprenantoj de la kongreso internacia de la Volapukistoj ne utiligis Volapukon, sed nacian lingvon...Ĝuste tial, dum la dua kongreso, oni firme decidis, ke la tria kongreso (kiu okazis en 1889), estos devige en la internacia lingvo Volapuko. Samtempe, jam ekaperis problemoj rilate la proponitajn reformojn de la lingvo: Volapuko, fakte, kvankam klopodas raciigi la lingvosistemon de naturaj lingvoj, pligravigas deklinacian sistemon, kaj verban strukturon, kiuj vere malfaciligas ĝian praktikan utiligon. Kelkaj el la aŭtoritatuloj de la movado, kiel, ekzemple, la franca volapukista akademiano Auguste Kerkhoffs, tute subtenis reformojn en la lingvo - kion Schleyer tute kontraŭis.

ip地址已设置保密
2010/2/27 22:58:12
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Ni venas fine al la tria (kaj lasta) volapukista kongreso: finfine la volapukistoj havis la eblecon sin komprenigi ankaŭ parole! Nu, tio eble estis ilia revo sed, praktike, ne estis tiel...

Post enketado, mi fine malkovris, ke ne veras, ke tiam la volapukistoj, dum la kongreso, tute ne kapablis kompreni unu la alian, kiel mi mem supozis en la pasinteco. Certe, oni ne povas paroli pri bona kono de la parolata lingvo far de ĉiuj (kaj tion scias ĉiu lingvisto, kiu klopodis lerni Volapukon, kaj uzi ĝin senpere kaj libere, kiel oni faras per Esperanto) sed tio - verdire - okazas ankaŭ en la nuntempaj esperantistaj kongresoj... Estas rakontoj pri la fakto, ke en tiu kongreso ĉiuj parolis Volapukon - "eĉ la pordistoj kaj la kelneroj"- kaj oni povas do aserti, ke tiu lingvo, iasence, povis esti parolata - kvankam kun pluraj malfacilaĵoj. Oni ne devas fakte troigi la efikecon de la komunikado, kiel fanfaronadis tiam la volapukistoj – tipa sinteno, kiu prezentiĝas sur la ondo de la entuziasmo de la unuaj pioniraj momentoj.

Ni havas tipan ekzemplon pri la vere malfacila parolebleco de Volapuko en la priskribo de la renkonto inter Grabowski kaj Schleyer, unuflanke, kaj Grabowski kaj Zamenhof, aliflanke: en la unua okazo, pro la nesufiĉa parolkapablo de la inventinto de Volapuko, Schleyer, la du homoj devis utiligi la germanan lingvon, por kompreni sin reciproke; en la dua renkonto, Grabowski kaj Zamenhof tute bone, senpere kaj facile kapablis interparoli...

La ĉefa kialo de la disfalo de la movado estis vere la malfacileco de kelkaj aspektoj de la lingvo (ekzemple de la verbo-formado, de la radikaro, de la parolebleco); aldone, por simpligi ĝin, kaj igi ĝin pli facile utiligebla kaj elparolebla, ekestis terura batalo inter homoj, kiuj havis tute malsamajn opiniojn pri kiel reformi la lingvon...

Ĉiuokaze, konante iom la sintenon de Schleyer al Volapuko (temis pri lia absoluta propraĵo), la nekapablon de la lingvosistemo mem produktive krei novajn vortojn (rajto kiu estis nur de Schleyer), kaj la praktikan neuzeblecon de la lingvo, kiu estis samtempe netaŭga por parolo kaj nematura por ĉiuspecaj tradukoj (ĝi ne estis trairinta la longan vojon de Esperanto, dum jaroj elprovita kaj plibonigita de Zamenhof, antaŭ ĝia oficiala publikigo), oni ne estas malproksimaj de la vero, se oni skribas ke, tre verŝajne, ĉiuj tiuj aspektoj kunludis gravan rolon. Aldone, la rolo de Kerkhoffs estis tre signifoplena: li estis direktoro de la Akademio, kaj li estis elektita dum la tria kongreso Prezidanto de la Akademio mem - io, kion Schleyer tute ne ŝatis...Schleyer ne rekonis la decidojn de la Akademio kaj tuj poste la tuta movado disfalis...

Se oni pridemandus min pri mia persona opinio pri la tuta afero, mi dirus la jenon: unue, ne estas vere, ke centmiloj (eble miliono!) da homoj estis lernintaj Volapukon en la daŭro de nur kelkaj jaroj: mi trairis la gramatikon de ĉi tiu lingvo kaj mi devas konfesi ke, kvankam mi trovis ĝin fascinoplena, ĝi estas tute neutiligebla kiel internacia helplingvo (kiel klare komprenis Zamenhof). Mi antaŭvidas protestojn de la subtenantoj de ĉi projekto (intercitile, preskaŭ ĉiuj estas esperantistoj, kiuj eklernis la lingvon pro plezuro kaj lingva intereso, kaj kiuj neniam utiligus ĝin anstataŭ Esperanton!) - nu, fakte, mi konsentas ke, prave, tio ne estas kialo, ĉar, se oni volas, oni povas internacihelplingvigi ankaŭ la belegan klasikan sanskritan lingvon...sed je kia kosto por la lernantoj!

Aldone: por atingi tiom da homoj, oni estus devintaj presi monstran amason da libroj (kiom da milionoj, por havi milionon da utiligantoj de la lingvo? Kaj tio en la okdekaj jaroj de la XIX jarcento?). Eta konsidero: ne ĉiuj aĉetantoj de gramatiko estas aŭtomate lernantoj kaj, poste, posedantoj de iu lingvo, kiel bone scias ni esperantistoj. Spite al tio, estas tamen vere, ke okazis amaskursoj pri Volapuko, kaj ke malfermiĝis kelkcento da kluboj en pluraj landoj de la mondo.

Dua respondo: la parolebleco de la lingvo ne estas tia, ke homoj povas sin facile, flue kaj senprobleme kompreni. Kaj tio estas, laŭ mia vidpunkto, la ĉefa kaŭzo de la disfalo de la lingvo...Imagu kio okazis, kiam la seniluziigitaj volapukistoj havis la okazon partopreni en esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj! Mi bildigas en mia fantazio ilian eblan reagon: "Kiel povas okazi tio? Ĉi tiu sensuka lingvo, tiel simpla kaj preskaŭ el nenio konsistanta, estas facile lernata, uzata, parolata fare de homoj el la tuta mondo! Kaj ili ĉiuj, laŭŝajne, bone komprenas unu la alian!". Ni ja scias, kio fakte okazis...multe da volapukistoj fariĝis esperantistoj - kaj kelkaj el niaj tiamaj plej bonaj subtenantoj eliris, fakte, el la volapukistaj taĉmentoj!

Sed ni revenu nun al Zamenhof, kaj al tio, kion li skribis en La esperantisto.

Inter 1889 kaj 1890 aperis en la revuo <La Esperantisto> artikolo - en la germana lingvo kaj en Esperanto - pri Volapuko. La artikolo aperis en la jaroj 1889 (paĝoj 2-6), 1890 (paĝoj 24-27 kaj 37-38). Jen kelkaj eltiraĵoj el tiu (ne finita) artikolo.

1889, paĝ. 2-6. "(...) Ĉe tia staro de la demando [tio estas, la granda intereso pri lingvo tutmonda en tiuj jaroj, sekve de la proponoj kaj diskutoj de pluraj homoj] al la publiko antaŭ 10 jaroj estis proponita arta lingvo sub la nomo <Volapuk>. La mondo estis ja sufiĉe preparita por lingvo tutmonda kaj atendis senpacience, ke post ĉiuj teoriaj projektoj kaj provoj oni prezentu al ĝi  fine ion pretan; kaj kiam sinjoro Schleyer diris: <Jen vi havas pretan lingvon tutmondan, venu kaj laboru!> - tiam amaso da idealistoj sin ĵetis al ĉi tiu voko blinde kaj tute ne demandante sin, kion oni donis al ili sub la nomo de lingvo tutmonda, ĉu ĝi estas efektive lingvo faciliganta la interkomunikiĝon internacian kaj ĉu ĝi povas efektive iam fariĝi lingvo tutmonda, aŭ ĝi estas nur uzurpatoro, kiu tute sen rajto kaj fondo alprenis nomon ne apartenantan al ĝi".

[Estas tre interesa la esprimo: "uzurpatoro". Ni ne forgesu, ke unu el la unuaj konsekvencoj de tiama disvolviĝo de la volapukista movado estis la malfacilaĵoj, kiujn travivis Zamenhof por eldoni sian Unuan libron: ĉiufoje, kiam li klopodis eldonigi sian libron, la respondo estis: "Jam ekzistas ja Volapuko!". Do, la homoj, ankaŭ danke al bona organizado kaj energio de Schleyer kaj kunlaborantoj, amase interesiĝis pri Volapuko].

"Danke la tre favoran staton de la animoj, danke la tre laŭdindan kaj mirindan energion de la aŭtoro de Volapuk kaj de kelkaj ĝiaj amikoj, kaj ankoraŭ danke la tre lerte uzatan reklamon, Volapuk trovis multajn amikojn, kiuj trovinte unu fojon ian vojon, kiu promesis konduki ilin al nia celo, ekiris sur tiu vojo, tute ne demandante sin en la minutoj de flameco, ĉu ili efektive elektis la bonan vojon aŭ dekliniĝis flanken".

[Kiel indikite antaŭe, la forta pozicio de Volapuko fakte bremsis unuamomente la disvastigon de Esperanto, sed post malmulte da tempo la bonaj kvalitoj de Esperanto kapablis interesi ĉiam pli grandajn homgrupojn:]

"Malgraŭ ke la tuta kampo ŝajne estis jam okupita kaj ne restis jam kie ricevi partizanojn, la lingvo Esperanto baldaŭ ricevis multegon da amikoj, de kiuj la nombro konstante kaj senhalte kreskas. Tiuj ĉi amikoj venas de la ambaŭ flankoj, de kiuj oni ŝajne neniun povis atendi: multaj el la indiferentuloj (...) fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, ĉar ili vidis, ke ĝi estas lingvo efektive praktika, alportanta senkondiĉan utilon kaj havanta estontecon; multaj volapukistoj, vidante la grandegan diferencon inter la lingvo Esperanto kaj la reklamata Volapuk, jam multe laboris por ĝi kaj tial en la komenco estis pretaj, per ĉiuj fortoj dispremi la novan lingvon (...); multaj aliaj influaj volapukistoj, kiuj estas ankoraŭ tro kunligitaj kun la Volapuk kaj ne havas ankoraŭ la kuraĝon transiri sur nian flankon publike, konfesis al mi, ke ili vidas en Esperanto la solan kaj la plej bonan vojon por atingi nian celon, kaj ili korespondas tre bone en tiu ĉi lingvo".

[Kutime, legante la tekston de Zamenhof, oni komprenas, ke la kialo, pro kiu li ne aprobis Volapukon ne estis stulta ĵaluzo aŭ deziro famiĝi kiel reformatoro, sed tutsimple la konvinko, ke Volapuk ne estas la rimedo per kiu atingi la komunan celon de la monda lingvo:]

"Se mi povus kredi, ke Volapuk havas eĉ la plej malgrandan eblon fariĝi iam lingvo de la mondo, mi neniam elpaŝus kun nova sistemo nur tial, ke ĝi estas en miaj okuloj pli bona; per mia tuta animo mi aliĝus al la Volapuk, malgraŭ ĝia arbitra kaj malfacila vortaro, malgraŭ la sovaĝeco de ĝiaj sonoj".[Kaj en alia punkto:] "eĉ nun ankoraŭ, por la sankta unuanimeco, mi kun granda plezuro forĵetus mian laboron kaj aliĝus al la Volapuk, se mi povus kredi, ke Volapuk, en ĝia nuna aŭ en formo plibonigita, havas eĉ la plej malgrandan eblon atingi la celon".

ip地址已设置保密
2010/2/27 22:59:58
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

[Oni ne forgesu ke se estas vere, ke gramatiko de Volapuko estis eldonita antaŭ la Unua libro de Zamenhof  (en 1879), tamen Zamenhof estis jam grandparte preta kun sia lingvo internacia. Jen kion li skribas pri sia unua ekscio pri Volapuko:]

"Kiam la plej granda parto de mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapuk. Kaj en la unua minuto mi estis ĝoja, kiam mi ĝin aŭdis. <Vi estas libera>, mi diris al mi mem: <via amata sonĝo efektiviĝis, vi povas nun komenci uzi la vivon!> Sed kiam mi pli proksime ekkonis Volapuk'on, mi baldaŭ vidis, ke ekster la nomo sen ia fondo kaj ekster laŭdaj reklamoj ĝi nenion en si enhavas - kaj mi denove reiris al la laboro".

[En la daŭrigo de la artikolo (1889, paĝ. 9-12) lia analizo fariĝas pli profunda kaj tranĉanta:]

"Kio estas Volapuk? Ĝi estas arta kaj arbitre elpensita lingvo, kiun neniu en la mondo komprenas, kaj per kiu vi kun neniu povas komunikiĝi".

[Pli poste en la traktado, Zamenhof analizas la karakterizajn trajtojn de Volapuko, surbaze de: 1) bonsoneco (kaj Zamenhof trovas ĝin tute ne bonsona); 2) elparolebleco (kaj li trovas, ke ĝi, ankaŭ kaŭze de malfacile distingeblaj ä ö ü sonoj) estas malbone elparolebla; 3) natureco kaj vivokapableco. Pri tio li tre kritikeme skribas:]

"La genio de sinjoro Schleyer ne trovis necesa fari kun sia elpensaĵo iajn provojn praktikajn, kaj Volapuk restis tute morta; en ĝi oni povas skribi, sed preskaŭ neniu povas en ĝi paroli; ĉar en la elparolado diversaj vortoj (...) estas tiel similaj unu je la alia, kaj oni renkontas tian sovaĝan kunmetadon de diversaj vortoj kaj vortaj partetoj (...), ke la plej bona volapukisto ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto. Tiel en Volapuk ĝis hodiaŭ ankoraŭ tre malmultaj personoj povas paroli, malgraŭ ke ĝi ekzistas jam 10 jarojn, dum en la lingvo Esperanto, kiu ekzistas publike ne pli ol 2 jarojn, ĝiaj amikoj jam nun ofte kaj kun plezuro parolas inter si. Ĝi venas de tio, ke la lingvo Esperanto ne nomis sin preta, antaŭ ol kiam kun ĝi estis faritaj praktike multaj provoj de skribado kaj parolado".

[En la daŭrigo de la artikolo (1890, paĝ. 25-27 kaj 1890, paĝ. 37-38) Zamenhof analizas du gravajn aspektojn de la debato pri Volapuko kaj Esperanto: la facilecon de la gramatiko kaj la mallongecon de Volapuk. Laŭ multaj volapukistoj, Esperanto estis - se tiel diri - forŝtelinta de Volapuko la ideon de facileco de gramatiko. Zamenhof, kiu plurloke substrekis, ke lia lingvo estis de li evoluigita tute sendepende de Volapuk, simple skribas, ke estus nesaĝe konstrui artan lingvon enŝovante en ĝin komplikan gramatikon... aldone, la gramatiko de Esperanto estas sundube ege pli facila ol tiu de Volapuko:]

"Komparinte la gramatikon de Volapuk kun la gramatiko de Esperanto, la legantoj facile venos al la konvinko, ke la dua estas multe pli simpla kaj facila..."

Rilate mallongecon, Zamenhof rekonas, ke Volapuko havas pli mallongajn formojn, ol Esperanto. Fakte, li ankaŭ tute favoras mallongajn formojn, sed ne je la kosto de aliaj pli gravaj aspektoj :

"Ankaŭ la aŭtoro de la Esperanto deziris, ke la vortoj en tiu ĉi lingvo estu la plej mallongaj, kaj ke la esprimado de pensoj estu en ĝi almenaŭ tiel mallonga, kiel en la lingvo hebrea. Sed kelkaj tre gravaj aferoj malhelpis lin en la plenumo de sia deziro: la vortoj devis esti kompreneblaj, klare diferencaj en la parolado unu de la alia kaj bonsonaj, kaj la nombro de la vortoj ellernotaj devis esti la plej malgranda".

Aldone al tiu famkonata artikolo pri Esperanto kaj Volapuko, oni povas mencii ĉi tie ankaŭ la artikolon: "Novaj lingvoj tutmondaj", kiu aperis en la n-ro 69 de  "La Esperantisto" (paĝoj 17-20). Kvankam la artikolo ne havas la subskribon de Zamenhof, ĝi estas laŭ enhavo, stilo kaj aliaj pruvoj (Zamenhof klarigos poste, ke li mem verkis ĉi artikolon) tute zamenhofa.

Kiam Zamenhof skribas pri la lingvoprojektoj de lingvo tutmonda, li resumas sian kritikon pri ili en du punktoj:

"a) Lingvo ne estas kreata en unu horo, nek en unu tago, nek en unu jaro, kiel pensas teorie la projektantoj; en tio ĉi la aŭtoroj baldaŭ konvinkiĝas mem, kiam ili nur komencas la efektivigadon de sia projekto. Tio ĉi estas la kaŭzo, kial ĉiuj ĝis nun anoncitaj (ofte kun granda bruo kaj reklamo) novaj lingvoj restis kaj restas nur projektoj, ne faris kaj ne faros eĉ unu paŝon plu. b) Efektive pretajn, pacience kaj multjare prilaboritajn lingvajn sistemojn prezentas ĝis nun nur Volapuk kaj Esperanto. La aŭtoroj de ambaŭ ĉi tiuj lingvoj pacience kaj ofereme laboris tre longan tempon, ne sciante unu pri la alia (la aŭtoro de Esperanto sciiĝis pri la ekzistado de Volapuk nur tiam, kiam Esperanto estis jam tute preta kaj Volapuk estis ankoraŭ tro malmulte disvastigita), kaj nur la penso ke nenio simila ankoraŭ ekzistas, povis subteni ilian energion (...)".

[Ĉi tiuj rimarkoj estas tre interesaj, ĉar ili iasence kontraŭas tion, kion ni legis antaŭe pri Volapuko: kial do Zamenhof en la antaŭa artikolo substrekis, ke unu el la diferencoj inter la du lingvoj kuŝas en tio, ke Volapuk ne estis utiligata sufiĉe longe en provoj kaj praktiko, antaŭ ol iri eksteren, tra la mondo?

Analizante la dokumentojn, evidentiĝas, ke la antaŭa artikolo estis eldonita en la jaroj 1889-1890, dum ĉi tiu artikolo en la jaro 1893a: tio signifas, ke Zamenhof eble havis intertempe la eblecon plibone konatiĝi kun la plej frua historio de Volapuko. Tio vere ne estas miriga afero, sekonsidere ke, jam en tiuj jaroj, multaj volapukistoj estis transirantaj al Esperanto, kunportante kun si pliprecizajn informojn pri la lingvo kaj ĝia aŭtoro.
 

Rilate la informon, ke Zamenhof ne konis Volapukon, ĝis kiam Esperanto estis praktite preskaŭ tute preta, ni havas eksteran ateston pri la ebleco de tio: en la enkonduko al la volapuka gramatiko en la angla lingvo, eldonita en la jaro 1888a (Charles E. Sprague, Hand-book of Volapuk, New York 1888), la aŭtoro informas la legantojn, ke: "Dum iom da tempo post la [eldono] de la gramatiko de Schleyer [1879], liaj adeptoj estis ege malmultaj, kaj lia projekto estis ignorata fare de la scienca kaj kulturita mondo. Unue ĝi atingis Aŭstrion, kie ĝi vekis rimarkindan intereson, kaj kie la unua societo por ĝia disvastigo estis starigita en Vieno en 1882. Ĝis 1882 ĝiaj adeptoj, ekster la germana mondo, estis tre malmultaj kaj dissemitaj. En tiu sama jaro ĝi invadis Nederlandon kaj Belgion, kaj en tiuj landoj formiĝis multegaj societoj".

Poste, Volapuko eniras Francion, danke al la nelacigebla laboro de profesoro Auguste Kerchoffs, kiu verkis multajn artikolojn, eseojn kaj traktaĵojn. Estis li, kiu ekstarigis potencan nacian asocion por la "disvastigo de Volapuko". Tuj poste la "konkeritaj" landoj estis Hispanio, Italio kaj Portugalujo.

"En la jaroj 1885 kaj 1886 ankaŭ la nordaj landoj, Svedio, Danlando kaj Rusujo ricevis la novan lingvon". Do, el tio evidentiĝas, ke Volapuko verŝajne atingis la Rusan Imperion nur ĉirkaŭ 1885-1886 - tio estas 2-3 jaroj antaŭ la eldono de la Unua libro. Tial, ke la eldonado de la libro estis malhelpata ĝuste de la disvastiĝanta kono pri la ekzistado de Volapuko, oni povas supozi, ke tiam (1886-1887) la kulturita mondo en Rusujo jam estis informita pri la lingvo de Schleyer.

ip地址已设置保密
2010/2/27 23:00:23
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Se oni konsideras tiun tempoindikon korekta, el la fakto ke Zamenhof mem skribis, ke kiam li estis eksciinta pri la ekzistado de Volapuk, li opiniis, ke la revo de mondolingvo eble estas realiĝinta, kaj ke, tuj poste, postesplorinte Volapukon, kaj trovinte ĝin netaŭga, li decidis reveni al sia laboro, oni povas konkludi, ke li tutsimple revenis al sia "organiza" kaj poreldona laboro (Esperanto estis ja preskaŭ tute preta, kiel Zamenhof mem skribis).

Sed nenio malhelpas supozi, ke, eble, tiam Esperanto ankoraŭ ne estis kompleta kaj ke li iom plifrue ol supozite estis ekkoninta la projekton de Schleyer (ni ne forgesu, ke li tre bone regis la germanan lingvon, kaj ke, pro tio, li estus povinta konatiĝi kun la gramatiko de Schleyer en plifrua periodo). En tiu okazo, la "reveno al la laboro" signifus revenon al la pliperfektiko de la lingvo...Laŭ kelkaj indicoj oni povus supozi, ke li konatiĝis kun Volapuko jam nur kelkajn jarojn post ĝia oficiala apero]

Ni revenu nun al pliposta periodo: kio okazis intertempe? Nu, la volapukista movado degelis kiel neĝo sub la suno: la lingvoeblecoj, kiujn disponigis Esperanto, estis ege pli allogaj, ol tiuj de Volapuk, kiu estis malfacile parolebla, gramatike komplika kaj vortare nur malfacile evoluigebla...

Volapuko ne plu estis problemo por la tiama esperantistaro, spite al la fakto, ke pluraj homoj estis klopodintaj ellerni ĝin en la pasinto...Vere, la sendubaj avantaĝoj de Esperanto ne estis venkeblaj pere de la fascinoplena sed ne utiligebla linvostrukturo de Volapuko...Kaj, fakte, la plejparto de la volapukistoj, kiuj deziris resti fidelaj al la ideo de lingvo tutmonda,  fariĝis tiam anoj de la esperantista movado. Oni do komprenas, kial la sinteno de Zamenhof al Schleyer, al Volapuko kaj al la volapukistoj estis tute alia, kompare kun tiu antaŭa periodo.

En la paroladoj dum la internaciaj Esperanto-Kongresoj tuj evidentiĝas, ke Zamenhof alte taksas la iaman rolon de Schleyer: unue, pro la malapero mem de la problemo "Volapuk", due, eble, por dorloti la eksvolapukistojn, kiuj estis transirintaj al Esperanto, kaj trie, pro rekono de la efektivaj meritoj de Schleyer, kiu, kiel unua, estis malferminta praktikan vojon al la ideo de tutmonda lingvo. Sed ni legu la dokumentojn: kvankam mi ne prezentas  ĉiujn citaĵojn pri la temo, mi tamen arigas ĉi tie la plimulton.

En la malferma parolado dum la una Esperanto-Kongreso en Bulonjo sur Maro (1905), Zamenhof intencas diri kelkajn vortoj pri la ĝistiamaj batalantoj de la afero. Sed - mirige - la unua homo, pri kiu li parolas, estas pastro Schleyer:

"Sed antaŭ ol mi parolos pri la batalantoj speciale esperantaj, mi sentas la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu, bedaŭrinde, la Esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas tamen al amikoj de tiu speciala lingvoformo, por kiu ni batalas.

Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapuk. La lingva formo, por kiu laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas.

Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo de lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj; dum multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis la unua, kiu havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta, ĝi ne estis ankoraŭ publikigita), kaj ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis nepraktika. Li estis la unua, kiu per senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo de lingvo neŭtrala, kaj ne estas lia kulpo, se lia falinta afero pro longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvo (...).

Se la ideo de lingvo internacia iam venkos la mondon (...)la nomo de Schleyer okupos ĉiam la plej honoran lokon en la historio de nia ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos. Mi esperas, ke mi esprimos la opinion de ĉiuj partoprenantoj en nia kongreso, se mi diros: "Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj la plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia!".

Dum la kvara Esperanto-Kongreso, kiu okazis en Drezdeno en la jaro 1908a, jen alia aludo al Schleyer kaj al lia rolo: "Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, kiu estis iam la centro de la humanistoj, havas por nia ideo specialan signifon per tio, ke en ĉi tiu lando, dank'al la neforgesebla granda merito de la pastro Johann Martin Schleyer, nia ideo ricevis sian unuan disvolviĝon kaj la unuan potencan puŝon antaŭen."

Dum la sepa Kongreso Esperantista (Antverpeno, 1911), en la malferma prelego, tiel esprimas sin Zamenhof pri Schleyer: " Mi uzas ankaŭ la okazon de nia festo, por revoki en vian memoron la nomon de unu viro, kiu havas grandegan meriton en nia afero. La prelato Johann Martin Schleyer, kies nomon ĉiu el vi konas tre bone, la aŭtoro de Volapuk, antaŭ nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo, kaj estus nepardoninte, se ni ne uzus la okazon de nia nuna ĝenerale kunestado, por esprimi al li tiujn sentojn, kiujn ni ĉiuj havas por li. Li estas la vera patro de la tuta internacilingva movado (...) [sekvas gravaj prijuĝoj pri tiu lingvo mem, kaj pri ĝiaj problemoj].

[Ni estas nun en la jaro 1911a, tio estas, pluraj jaroj post la pereo de Volapuk kaj de ĝia movado: kial do tiel dankemaj kaj pozitivaj prijuĝoj pri Schleyer? Mi venis al la konkludo, ke vere Zamenhof komprenis, ke la laboro de Schleyer estis ĝenerale pozitiva por la disvastigo de la ideo de internacia lingvo...verŝajne la unuaj malfacilaĵoj, kaŭzitaj de ankoraŭ aktiva kaj disvastiĝanda volapuka movado, aŭ de la disfalo de tiu movado entute - estis nun nur memoraĵo].

[Fine, mi invitas la homojn, kiuj interesiĝas pri la temo, legi la verkon de Zamenhof: "Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia" (vi trovas ĝin en la originala Fundamenta Krestomatio). En tiu verko estas la resumo de ĉiuj aspektoj kaj vidpunktoj de Zamenhof pri kio estas kaj devas esti lingvo internacia: tial oni retrovas ankaŭ lian atentan analizon pri Volapuko, pri ĝiaj meritoj kaj ĝiaj problemoj, kaj pri la solvo proponita de Esperanto].

ip地址已设置保密
2010/2/27 23:00:48
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Ni alfrontu nun tre gravan kaj interesan temon: ĉu Volapuko havis ian lingvan influon sur Esperanto?

En sia famkonata verko, Lingvo kaj vivo, G. Waringhien priskribas du specojn de pra-esperanto: la unua baziĝas sur la kvar versoj memorigitaj fare de Zamenhof, pri kiuj la Majstro mem parolas, kaj kiuj estis verkitaj en 1878; la dua estas la lingvo en kiu estis verkitaj la famkonataj tri kajeroj de 1881 kaj 1882 (1). Se oni atente analizas la strukturon de tiuj niveloj de la lingvo, oni malkovras ke, escepte de la bazaj lingvistikaj principoj, kiuj inspiradis Zamenhof en la ellaborado de la IL, kaj kiuj restis esence la samaj, kaj de aliaj bazaj elementoj, ekzistas grandaj diferencoj inter pra-esperanto kaj la IL de 1887. Entute pasis nur kvin jaroj, sendube tre intensaj ankaŭ pro studaj kaj laboraj kialoj. Oni ne forgesu, ke en tiuj jaroj Zamenhof estis en Moskvo (post la gimnazio), kie li studadis medicinon, revenis al Pollando, vojaĝis al Vieno - por fakiĝi kiel okulisto - kaj denove reiris al Varsovio en 1886.

Mi jam diris antaŭe, ke Volapuko atingis rekte la Rusan Imperion plimalpi inter 1885 kaj 1886, kaj ke ĝi estis jam konata en la germanparolanta parto de la Aŭstra Imperio ekde la unuaj jaroj. Tio signifas, ke Zamenhof estus povinta konatiĝi kun ĉi lingvoprojekto aŭ en la Rusa Imperio (Varsovio kaj Moskvo) aŭ en Vieno (en 1886: sendube tro malfrue), tio estas, 1-3 jarojn antaŭ la eldono de la Unua Libro por Rusoj. Oni ne forgesu ke, ĉiuokaze, li estis tre malfermita al ĉiuj novaĵoj pri lingvoj, kaj mi opinias, ke informoj nedirektaj pri Volapuko estis disponeblaj jam antaŭe: ekzemple, pri la volapuka kongreso de 1884 verŝajne raportis rusaj aŭ germanlingvaj ĵurnaloj kaj gazetoj, kvankam, eble, nur kiel pri kuriozaĵo.   

Ĉiuokaze oni scias, ke Zamenhof atente lernis Volapukon, aŭ almenaŭ trairis ĝian gramatikon serĉante (eventualajn) pozitivajn aspektojn de tiu lingvo-projekto. Pri tio skribas, ekzemple, Marjorie Boulton, en sia famkonata verko Zamenhof: “Li (Zamenhof) ekstudis Volapukon, sed baldaŭ decidis, ke tia lingvo, kreita el tre mallongigitaj radikoj el vivantaj lingvoj, estas tro malfacila por ne tre kleraj homoj”.2

Pri tio skribas la Majstro mem en la artikoloj, pri kiuj mi jam parolis aliloke. Mi nur prezentas du mallongajn eltiraĵojn, kiuj povas pravigi la tezon, ke Zamenhof iasence konis Volapukon: “Mi vane serĉis en la tuta libro de sinjoro Schleyer(...)” kaj “nun mi fosis en la tuta libro de sinjoro Schleyer...”. Ĉi tiuj du eltiraĵoj montras ke 1) Zamenhof konatiĝis kun Volapuko danke al la originala verko de Schleyer, tio estas la gramatiko de li verkita en 1879 (ĉu la originala, ĉu iu traduko, eble en pliposta eldono); 2) li tre atenteme analizis ĝin. Eble ne tiel longe, kiel evidentiĝasel la teksto de Marjorie Boulton (“sed baldaŭ decidis...”).
 

En alia punkto de la artikolo de 1890, aperas interesa nedirekta informo, kiun kutime oni preteratentas, sed kiu estas, laŭ mi, interesa indico: parolante pri la postirantoj de Volapuko, Zamenhof skribas: “Ĉu montris sin tie ĉi la frukto de lia (Schleyer) genio, kiu ebenigis la vojon al liaj “postirantoj” (kiel la volapukistoj nomas inter aliaj ankaŭ la aŭtoron de la lingvo Esperanto, ne komprenante ke la lingvo Esperanto estis ellaborita tute sendepende de Volapuk)?”. Ĉi tie Zamenhof substrekas la sendependecon de Esperanto, kiu estis ellaborita tute senkonsidere de Volapuk. Sed li aldonas, ke la volapukistoj subtenis alian tezon, tio estas, ke li estis “postiranto” de Schleyer, en la senco ke Esperanto estus certagrade bazita sur Volapuko. Kial ili havis tian sintenon?

Mi opinias, tamen, ke oni jam montris plurloke, kiel E-o evoluiĝis fakte sendepende de Volapuko...Sed ĉu tute sendepende? Ĉu ne estis momento, kiam Zamenhof mem, analizinte Volapukon, ne trovis ke, spite al la ĝenerala netaŭgeco de Volapuko kiel lingvo internacia, ĝi tamen havis kelkajn interesajn trajtojn, kiujn penvalorus imiti, kaj enkonduki en Esperanton?

Ne estus, fakte, stranga hipotezo: tio ofte okazis en la historio. Ekzemple, iu famkonata itala muzikisto daŭre subtenis, ke li tute ne konas la muzikon de Wagner. Sed sufiĉas auskulti unu el liaj lastaj verkoj, muzikitaj tre malfrue en lia kariero, por tuj ekkapti karakterizajn trajtojn de la muziko de Wagner...

ip地址已设置保密
2010/2/27 23:01:04
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
6
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Ĉu influo de Volapuko sur Esperanto?

Ni revenu al tio, kion mi diris antaŭe, parolante pri la historiaj okazintaĵoj de la vivo de nia Majstro. La verko de Schleyer aperis en 1879; ĝis 1881-2, pra-esperanto ne havas, laŭŝajne rimarkeblan influon de Volapuk. Ĉu tio signifas, ke ĝis tiu jaro, Zamenhof aŭ ne estis konatiĝinta kun Volapuko, aŭ eble ne en tia grado, ke ĝi povu signife influi pra-esperanton? Kia estis la gramatiko de pra-esperanto 1881-2?

Helpas nin denove unu el niaj plej ŝatataj eseistoj, Gaston Waringhien. Mi citos nur kelkajn vortojn rilate la verbajn formojn. Li tiel resumas la karakterizajn trajtojn de pra-esperanto 1881 rilate la verbojn: 

“Verbo: prezenco montrata per - é, imperfekto per - á, preterito per -u, futuro per uj, kondicionalo per -as, imperativo per - ó , infinitivo per -i. Participo: aktiva prezenca -enta; preterita: -aga; pasiva prezenca: -ita; preterita: -assa”. (G.Waringhien, citita verko).

Ni vidu kiaj estas kelkaj el la samvaloraj formoj en Volapuko: prezenco montratas per vokalo -a (kutime ĝi falas); imperfekto per - ae, preterito per - e, pasinta preterito per - i; futuro per -o, preterita futuro per - u ktp. Nu, oni rimarkas, ke almenaŭ kelkaj tempoindikaj vokaloj de Volapuko (prezenco en –a, unu el la preteritoj en -i, la futuro en o) ne  retroviĝas en pra-Esperanto 1881-1882, sed retroviĝas en Esperanto 1887 (imperfekta formo en -e – proksima al la litero -ae de la sama tempoindiko en Volapuko - eble ekzistis en kelkaj fazoj de E-o, sed estis tiam malaperinta, anstataŭigita per afikso -ad-).

Oni ne povas scii, ĉu la volapuka tempoindika vokalsistemo vere influis la elekton de tiuj samvaloraj vokaloj ankaŭ en Esperanto 1887: fakte oni povus atingi la samon surbaze de logika utiligo de la sinsekvo de la kvin vokaloj a, e, i, o, u (prezenco, imperfekto, preterito, futuro, imperativo), sed tio ne klarigas la kombinadon de precize tiuj vokaloj kun precize tia temposinsekvo (kial ne preterito, imperfekto, prezenco, imperativo, futuro, aŭ la malo?); oni povas ankaŭ imagi, ke vokalsinsekvoj de aliaj lingvosistemoj estus povintaj influi tiun elekton.

Persone, mi opinias, ke la solvo bazita sur la imitado de Volapuko estus pli simpla – kompreneble, ĝis kiam alia materialo (verŝajne ne plu alirebla) pri pra-Esperanto 1881-1886 ne aperos... Tre grava informo de Zamenhof mem helpus ankaŭ iel tempe situigi tiun eventualan pligravan influon de Volapuko sur Esperanto. Jen tio, kion li skribas:

” Kiam la plej granda parto de mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapuk(...)” (artikolo en La Esperantisto, 1889). Se oni konsideras, ke pra-esperanto 1881 ne povas esti konsiderata ankoraŭ “plej granda parto de la laboro” (sekompare kun Esperanto 1887), oni devus verŝajne hipotezi, ke tia apero de Volapuko, pri kiu parolas Zamenhof, situas iom pliposte, eble ĝuste en 1884, okaze de la dua volapukista kongreso: tiam E-o verŝajne estis jam ege evoluiĝinta en la direkto de esperanto 1887; tio signifas, do, ke pliprofundaj kontaktoj kun Volapuko eble okazis tuj post 1884, eble je la komenco de 1885, kiam la juna studento (aŭ jam kuracisto) troviĝis en Pollando. Kaj tiu hipotezo koincidus kun la informoj de la volapukistoj, kiuj skribis, ke Volapuko atingis la nordajn landojn (inkluzive de Rusujo) “en 1885-1886”.

Tre verŝajne Esperanto estis tute preta jam en 1885: oni do komprenas, kial la volapuka influo - se ekzistanta - povus esti nur limigita, supraĵa...tial ke "la plej granda parto de la laboro estis jam finita...".

Tamen, ĉi tiuj rimarkoj ne kongruas kun la opinio de Waringhien rilate la influon de Volapuko sur Esperanto. Jen tio, kion li skribas en Lingvo kaj Vivo (p. 47):

“Nian detalan analizon (de pra-esperanto 1881) ni povas konkludi per du konstatoj: la unua estas, ke en tiu dialekto de 1881 la juna Zamenhof profunde ricevis la influon de la en 1879 aperinta Volapuk, kies ĉefa trajto estas ĝuste la sistema unusilabigo de la nacilingvaj radikoj. Sed li sciis tamen eviti la ekstremajn deformojn, kiuj ridindigis la lingvon de Schleyer: nim por L animal, plim por F compliment, nol por A knowledge, au eĉ sül por la F ciel; kaj precipe li rezervis tiun pritraktadon al la komunuzaj vortoj, sed lasis senŝanĝe la vere internaciajn”.

ip地址已设置保密
2010/2/27 23:01:44
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
7
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Estas evidente, ke Zamenhof, kiel li mem klarigis en unu el la leteroj (Leteroj de Zamenhof, I pĝ. 353-354), utiligis en tiu dialekto la principon de oportuneco, tio estas, la elekto por ĉiutagaj vortoj de formoj, kiuj malproksimiĝas de la nacilingva aspekto, kaj kiuj aspektas, male, preskaŭ tute arbitraj:

"Kvankam la vortoj eble ŝajnos al la leganto tute elpensitaj, ili tamen ne estis tiaj, sed ili estas vortoj naturaj, kiuj estas nur alkonformigitaj al mia tiama principo, ke en la vortoj fundamentaj la oportuneco estas pli grava ol internacieco". Tio kondukis Zamenhof, kiel skribas Waringhien, "al vera kripligo de la radikoj" - fenomeno, kiu troviĝas ankaŭ en Volapuko. Do, jen la dilemo: ĉu Volapuko tiam influis tiun dialekton de Esperanto, kaj ne la plipostan evoluon de la lingvo? Aŭ eble okazis la malo: tio estas, tiu simileco de vortokripligo estas tute hazarda, kaj nur pliposte Volapuko influis la verbovokalojn de Esperanto?  

Kiel ripetadis la Romianoj, "in medio stat virtus": oni ne povas nei la eblecon de tiu unua influo, sed ankaŭ oni ne povas nei la eblecon de la dua influo; eble Zamenhof jam en 1881 aŭ plifrue eksciis pri Volapuko, kaj tio iasence influis kelkajn bazajn trajtojn de lia labormetodo, tamen sen direkta influo sur la plej gravaj elementoj de la lingvo mem; sed pliposte li eble havis la eblecon pliprofunde analizi Volapukon (eble en la periodo pri kiu ni skribis plisupre) kaj prunteprenis kelkajn pligravajn elementojn, kiuj postrestis en nia lingvo.

Vere, ni havas gravan indicon pri tio: kiam oni parolas pri la famkonata frazo de Zamenhof, rilate la fakton, ke Volapuko aperis, kiam la plej granda parto de la laboro estas jam farita, eble oni ne devas pensi pri tiuj pli postaj jaroj, sed pri pli fruaj...kaj pri aliaj niveloj de pra-Esperanto!

Jen tio, kion skribis Zamenhof en la famkonata letero al Borovko:

“En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio)...”.

Tiu ĉi informo tute kongruas, kun la fakto, ke “kiam la plej granda parto de mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapuk” (en la jaro 1879). Je la alveno de Volapuk, Zamenhof interrompis dummomente sian laboron, tre verŝajne por ekzameni Volapukon, kaj, trovinte ĝin netaŭga, decidis remeti sin al la laboro.

Surbaze de ĉi lasta informo, oni povas do imagi, ke influo de Volapuko estis ege pli longdaŭra, ol oni antaŭe supozis.

(1) G. Waringhien, Lingvo kaj vivo, Stafeto, La Laguna 1959, paĝoj 19-48.  (2) Marjorie Boulton, Zamenhof, Stafeto, La Laguna de Tenerife, 1962.     

ip地址已设置保密
2010/2/27 23:02:10

 7   7   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10938 秒, 4 次数据查询