palindromo (laŭ PIV): Frazo aŭ verso, kiun oni povas legi en ambaŭ direktoj (ekz.: ne mateno, bone tamen; saĝa nomo naĝas)
Ofte, vortaroj difinas palindromon kiel vorton aŭ frazon kiu havas saman sencon ĉu legate dekstren ĉu maldekstren:
ala -> ala
jaraj
mem
naŭan
nin
nomon
nun
oro
Uzante vortojn kiel la pritraktatajn erojn, anstataŭ literojn:
eksplodis grenado en Grenado -> grenado en grenado eksplodis
kataro en Kataro -> kataro en kataro
ĉu ofte videblas togo en Togo? -> togo en togo videblas ofte, ĉu?
Uzante tutajn liniojn:
mi turnis la dorson
anhelante en la frosto
ne vidante la kamionon
en la nebulo
la hundo kuregis
tro malfrue
tro malfrue
la hundo kuregis
en la nebulo
ne vidante la kamionon
anhelante en la frosto
mi turnis la dorson
Tamen, aliaj diras ke palindromo povus enhavi malsamajn signifojn. Ekz.: Etul' finiru same ove naive -> via nevo emas urini flute. (R. Schwartz)
mora -> arom'
lot' -> tol'
rim' -> mir'
rime -> emir'
omar' -> ramo
bart' -> trab'
kor' -> rok'
Eble, tia nomiĝu omordnilap' (palindromo -> omordnilap') aŭ duon-palindromo.
metatezo (PIV): Fenomeno, konsistanta en ŝanĝo en la ordo de du fonemoj aŭ silaboj enterne de vorto.
Laŭ Reta Vortaro: Ŝanĝo en la ordo de parolataj sonoj.
Intenca manipulo de apudaj silaboj:
donu -> nudo
zona -> nazo
brako -> kobra
mola -> lamo
sola -> laso
kolo -> loko
stolo -> listo
sega -> gase
kodo -> doko
subo -> buso
modo -> domo
kablo -> bloka
sabro -> brosa
kafo -> foka
vafla -> flava
age -> gea
laga -> gala
tago -> gota
ledo -> dole
medo -> dome
meda -> dame
tedo -> dote
teda -> date
spira -> raspi
duko -> kodu
mula -> lamu
strabi -> bistra
venka -> kaven
Erara misprononco pro re-aranĝo de sonoj; plej ofte de apudaj fonemoj:
vorto -> votro
letero -> lereto
anagramo (PIV): Vorto eltirita el alia vorto per alivicigo de la literoj; ekz. 'la komedia' estas anagramo de 'l' akademio'
esperanto -> per sateno (el Vikipedio; tamen, la artikolo bezonas heeeelpon)
tamen -> maten'
http://www.ipernity.com/blog/cindio|R0E%3Boff%3D0?r[off]=18&