dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → Ellernigi Junulojn por Restigi Ilin

您是本帖的第 2373 个阅读者
树形 打印
标题:
Ellernigi Junulojn por Restigi Ilin
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Ellernigi Junulojn por Restigi Ilin

Kursanoj, kiuj ne ellernis Esperanton, ofte forlasos la lingvon. Por restigi multajn el ili, ni devas ellernigi, ne nur lernigi, Esperanton al ili. Kiom ni devas instrui por ellernigi la lingvon al ili? - Mi supozas, ke lernantoj estas ĉinoj aŭ azianoj. -- Laŭ mia parolado en ILEI-seminario, Taiyuan, 2010

Lastatempe mi estas tre okupita. Mi ne havas tempon por ĉeesti la seminarion. Sed kiam mi aŭdis, ke estas junuloj en nia seminario, mi ŝanĝis mian decidon. Mi venis, ne por prelegi, sed por vidi junulojn.

Mi pensas, ke junuloj estas tre gravaj, tre tre gravaj, por nia laboro. Junuloj havos multajn jarojn antaŭ si. Ili povas fari multon por nia lingvo.

Ankaŭ mi estis juna. Sed nun mi estas maljuna. Kiam mi estis juna, mi kuris rapide. Mi neniam estis ĉampiono, sed kelkfoje mi gajnis premion en konkurso. Nun mi ne povas kuri tiel rapide kiel tiam. Ankaŭ mia kapo ne laboras tiel rapide kiam antaŭe. Vi estas junaj. Via kapo laboras rapide. Vi povas lerni nian lingvon rapide kaj bone.

Ni esperas, ke pli multaj venos al ni kaj lernos nian lingvon. Ĉu ili venos? Pensu: sur ĉielo flugas birdo. Ni volas ilin alveni. Ĉu ili venos? Eble ili ne venos. Sed se ni metos grenojn sur la groundon, ili alflugos por manĝi grenojn. Simile, se ni uzas Esperanton bone kaj kun bona rezulto, aliaj vidos, ke Esperanto estas utila. Ili venos. Do uzo estas tre grava por vivteni nian movadon. Ĉiuj jamaj esperantistoj devas uzi Esperanton, ju pli multe, des pli bone.

Ĉu ĉiuj lernantoj de Esperanto fariĝos esperantistoj? La respondo estas ne. Iuj lernis Esperanton kaj forlasis ĝin. Ni devas enketi, kiuj forlasis Esperanton kaj kiom. Mi ne faris enketon, sed laŭ mia observado, multaj homoj, kiuj foriris de ni, estas homoj, kiuj ne ellernis Esperanton. Ili lernis, sed ne ellernis. Alivorte, ili lernis iom sed ne povas uzi Esperanton. Ellerni signifas lerni kaj povscii. Ni ne nur devas lernigi Esperanton al aliaj, sed ni devas ellernigi ĝin.

Sed je kiom da tempo ni povas ellernigi Esperanton al kursanoj? Mi ne ŝatas diskuti teoriajn problemojn. Mi ŝatas diskuti praktikajn problemojn. Se ni lernigas nur "bazan" scion al lernantoj kaj supozas ke ili daŭre lernos nian lingvon, sed fakte ili ne daŭre lernos, ili forlasos Esperanton kaj nia instruado estas ne utila. Se ni prepras lernolibron kiu ellernigos Esperanton al lernantoj dum du jaroj, tia lernolibro ne estas utila, ĉar neniu planas lerni Esperanton du jarojn. Ni devas konsideri, kiom da tempo kursanoj havas por lerni Esperanton. Ni devas ellernigi Esperanton al kursanoj en tiom da tempo, kiom ili disponas. Kiom da tempo sufiĉas? Ĉu unu aŭ du monatoj sufiĉas?

La sekva demando estas: kiom ni devas instrui kursanojn. Alivorte, por ellernigi Esperanton al kursanoj, kiom ni devas instrui? Neniu scias ĉiujn vortojn en lingvo. Mi ne povas memori multajn vortojn. Kiam mi parolas aŭ skribas Esperante, mi uzas vortarojn de tempo al tempo. Sed mi devas scii bazajn radikojn. Radiko ne estas vorto. Ekzemple, "esperantistoj" estas unu vorto, sed ĝi havas kvar radikojn "esperant", "ist", "o" kaj "j". Nia tasko estas lernigi bazajn radikojn al niaj kursanoj. Kiom da bazaj radikoj estas en Esperanto? Feliĉe ni jam havas BROn, vortliston de Kontakto, vortliston de Leo Blaaz, ktp. Laŭ tiuj vortlistoj mi konstatas, ke estas taŭge instrui de 600 ĝis 1000 la plej oftajn radikojn al kursanoj.

Ni ankaŭ devas ellernigi la tuton de gramatiko, ne nur "bazan" gramatikon. Ĉar en praktika (ne de pedagogoj supozita) uzo de lingvo, eĉ komencantoj uzas "kompleksajn" gramatikajn regulojn en ĉiutaga komunikado. Ĉu infanoj en infanĝardeno ne diras "kompleksan" frazon, "Tiuj, kiuj volas ludi kun mi, levu sian manon"? Se kursanoj nur lernas "bazan" gramatikon, ili efektive ne povas uzi Esperanton, kaj sekve, ili verŝajne forlasos Esperanton.

Por elernigi la tutan gramatikon, kiom ni devas instrui? Neniu kredas, ke nur 16 reguloj sufiĉas. Sed Esperanta gramatiko ne estas tiom malfacila kiel PAG montras al ni. Mi ne diras, ke PAG malprvas. Mi nur diras, ke ne estas necese klarigi ĉiujn gramatikojn regulojn laŭ libroj, kia PAG. Iuj reguloj estas per si mem kompreneblaj por ĉinoj. Ekzemple, la kondiĉa frazo (se...) estas tre facile komprenebla por ĉinoj, ĉar la strukturo de tia frazo estas la sama kiel tia frazo en la ĉina. Tia frazo fakte tute ne estas "kompleksa" por ni. Se ni klarigas nur tiujn regulojn, kiuj estas necese klarigi, nia gramatiko por kursanoj fariĝos malpli peza. Fakte, iuj gramatikaj fenomenoj rilatas al uzo de iuj vorteroj. Tiaj radikoj estas "gramatikaj" aŭ "funkciaj" radikoj. Ekzemple, "libr" estas negramatika radiko. Oni povas anstataŭigi ĝin per aliaj radikoj (ekzemple, "leter", "ĵurnal", "mesaĝ") sen ŝanĝi la strukturon de la tuta frazo. Gramatikaj radikoj rilatas al la strukturo de la frazo. Ekzemple, se la verbo finiĝas per "-as", la objekto devas preni finiĝon "n" (se estas objekto) kaj oni ne povas uzi esprimojn pri estonteco aŭ pasinteco en adverbo. Kiom da tiaj radikoj estas en Esperanto? Mi kalkulis kaj trovis, ke estas 212 tiaj radikoj (morfemoj). Tiuj estas finiĝoj, sufiksoj, prefiksoj, prepozicioj, primativaj adverboj, tabel-vortoj, konjunkcioj, ktp. Mi metis liston de tiaj radikoj en mian retan diskon ĉe http://www.uushare.com/user/wenjingen kaj vi povas elŝuti ĝin de tie.

Lastatempe mi enketis erarojn kiuj ĉinaj esperantistoj ofte faras. Mia konkludo estas, ke oni faras pli da sinteksaj eraroj ol da misuzo de vortoj. (Sintakso estas regularo pri strukturo de frazo.) Ekzemple, mi kelkfoje legis la jenajn afiŝ-titolojn:

* Petu helpon. -- La afiŝinto intencis peti helpon de aliaj. Do fakte li volis diri "Helpu min" aŭ "Mi petas de vi helpon". Tia eraro estiĝas de senkonscia imito al ĉina lingvo. En ĉina lingvo oni ofte ellasas la subjekton "mi" aŭ "ni". En Esperanto, se oni ellasas la subjekton, la subjekto estas "vi".

* Varme bonvenigu .... La afiŝinto fakte volis diri, "Ni varme bonvenigas..."

Tial, mi konsideras. la fokuso de gramatika instruado estas sintakso. Ne sintaksaj fakvortoj, analizo de reguloj, sed praktikado por mastri ĝin.

Do mi proponas, ke ni eksperimentu per novaj kurslibroj, kiuj celas lernigi al kursanoj de 600 ĝis 1000 plej oftajn radikojn kaj la tutan gramatikon - ĉiuj necesaj reguloj escepte de eksperimentoj de "poetoj" aŭ aliaj eruditoj.

Kiaj kapabloj estas celo de nia instruado? Ĉu ni postulas, ke kursanoj gajnos ĉiujn kapablojn - legi, skribi, aŭskulti, paroli, kaj eĉ traduki? Ne. Tia celo estas tro alta, apenaŭ atingebla tra mallonga (unu- aŭ du-monata) kurso. Nia celo estas nur unu kapablo: legi. Se kursanoj povas legi ordinarajn esperantajn legaĵojn, ili jam povas uzi la lingvon per okuloj. Ili povas kreskigi sian kapablon en skribi, paroli, aŭskulti, ktp. Ankaŭ ni povas trejni iliajn aliajn kapablojn per specialaj kursoj poste.

Se ni povas instrui kursanojn legi ĉiutagajn legaĵojn en mallonga tempo, ni kredigos al la publiko, ke Esperanto ja estas facila kaj utila.

Ĉu tia kurso kaj kurslibro eblas? Ni experimentu.

(mia parolado en ILEI-seminario Taiyuan, 4an aŭgusto 2010)

http://www.ipernity.com/blog/jingen/269728?t=78264&c=1&s=edit

ip地址已设置保密
2010/8/22 17:45:58

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询