Vintro en Flandrio estas kutime laŭ sama kanvaso. Novembro- ŝtormoj, decembro- malvarma, sed apenaŭ frostaj tagoj, sed multe da pluvetaj tagoj. Pluvo plej tedaj kiu ŝajne neniam haltas. Pluvo kiu malsekigas malsupre de pluvombrelo same multe ol supran parton. Januaro- unuaj frostaj tagoj kun temperaturoj de minus 1-2 gradoj C kaj dum nokte ĝis minuso 10. Februaro alportas de tempo iom da neĝo kiu malaperas antaŭ suno enlitiĝas. Tamen suno estas apenaŭ videbla ĉar tro da nuboj ornamas la ĉielon.
Ĉi vintro la vetero ludis alian kanzonon. Mi memoras ke mi skribis al kara amikino, "Baldaŭ komenciĝas periodo de ŝtormoj; mi esperas ke ĝi ne tro fortas ĉar vidu, vento estas ne videbla kaj mi timas ĉion kio ne estas videbla."
Eble tial mi ŝategas la urban vivon. La aero apenaŭ aŭ neniam estas tute pura, ĉiam videblas la aero, de tempo eĉ iom flavkolora pro malpuraĵoj en ĝi.
Lastan novembron ne aperis la ŝtormoj, ili tute ne venis kaj profunde en koro mi iom malhavis tion. Avantaĝo de ŝtormo estas ke ĝi liberigas duonmortajn foliojn de la arboj kaj post mallonga ludado sur tero, kie ili freneze postkuras unu alian, ili mortas finan morton por utili kiel nutraĵo por la naturo.
Jam neĝis en novembro kaj tio memorigis min pri la tempo, kiam mi kiel juna bubo, havis akcidenton pro glacia trotuaro. Mi rompis femuron kaj devis resti 8 semajnojn en hospitalo. Kuracisto puŝis ŝtalan stangon tra mia genuo al kiu fiksiĝis drato -- sur ĝi kelkaj kilogramoj da pezunuoj por ke unu kruro post resaniĝo ne estus pli mallonga ol alia. La tuta konstruo iom similis al pendumilo konstruita supre al la lito.
La hospitalo estis propraĵo de la katolikoj kaj ĉiun tagon iu monaĥino venis en ĉambro, kie ni estis triope, por rakonti pri la bona dio kaj la filo kiu multege pli suferis ol ni, ĉar aĉuloj punis lin per iom pendi lin sur kruco fiksita per manoj kaj piedoj. La aĉuloj estis eĉ tiel kruelaj, eble por ŝpari monon, ili uzis nur tri najlojn. Unu en ĉiu mano kaj nur unu por ambaŭ piedoj.
Daŭris 6 horojn, diris la afabla monaĥino antaŭ ol Jesuo mortis. Feliĉe, nu tion mi nur multaj jaroj poste lernis, lia amatino Maria Magdaleno staris ĉe piedo de la kruco plorsingultante ĉar amato devis morti. Estis iom stranga rakonto ĉar unuflanke monaĥino diris ke mortopuno estas malbona, kaj aliflanke mi lernis en lernejo ke, la plej bona puno por aĉuloj estas mortopuno. Referenca punkto estis la usona Caryl Chessman kiu ek de 1948 ĝis 1960 estis en mortohalo. Mi memoras ke li studis en malliberejo kaj iĝis advokato.