Vivis iam, antaŭ multaj jaroj, cepo. La cepo estis bela kaj nu ja, bonodora. Ŝi - ho jes - la cepo estas ina, loĝis en kamparo en granda ĝardeno, sed malgraŭ la beleco de la naturo ĉirkaŭ si, ŝi ne estis vere feliĉa. Jam jaroj ŝi sopiris al amato.
For de la cepo, ege for de la cepo vivis salo. La salo estis la plej grava posedaĵo de la aĉa reĝino, kiu neniam volis havi manĝon sen ke la ĉefkuiristo aldonis iom da salo. La salo vivis en ora ujo kaj ĉiam devis ornami la riĉan tablon de la reĝino.
Kvankam la salo vivis en palaco, li - ho jes - salo estas vira, ne estis feliĉa kaj sopiris pri libereco for el la ora kaĝo.
Dum tagoj kaj noktoj la salo pensis pri kiamaniere eskapi, sed la ĉefkuiristo ĉiam metis la oran salujon en ŝranko antaŭ enlitiĝi, krom tiu tago. Se mi bone memoras estis en junio, plensomera. La suno plibeligis la ĉirkaŭaĵon kaj agrabla vento refresigis homojn kaj naturon. Je tiu tago la reĝino donis grandegan feston por…? Nu ja por kio? Simple ĉar reĝinoj foje devas fordiboĉi la monon kiun la laboristoj devis doni al ŝi pere de tro peza imposto. Jes kredu, la reĝino estis malbonega virino, kaj ŝi malbonodoris el buŝo ĉar neniam ŝi purigis dentaron kaj kalsonon ŝi sanĝis nur kiam ŝi pro pigreco rifuzis iri al necesejo. Vere aĉa reĝino ŝi estis.
La reĝino kiu estis malagrabla virino, estis ankaŭ malkontenta ĉar neniu viro volis ami ŝin. Neniu princo klopodis venki la drakon kiu gardis antaŭ la pordego de la kastelo, simple ĉar ĉiuj princoj sciis ke la reĝino, malgraŭ riĉega kaj bonfara, estis terura persono.
Tiun tagon, la reĝino donis do, grandan feston al kiu partoprenis nur homoj kiuj ne povis eskapi de la kapricaj voloj de la reĝino. Dum la festo la reĝino nekredeble seksardis kaj nepre volis fiki (imagu!). Ŝi klopodis havi la favoron de la princo de la trista lando, la princo de la gaja lando, kaj eĉ, kredu aŭ ne, de la princo de la mizera lando, kie nur loĝis laboristoj kiuj devis laboregi de matene ĝis vespere sen havi decan salajron.
La festo progresis, aŭdiĝis bela muziko kaj arlekenoj kaj burleskuloj prezentis siajn kapricojn kaj artaĵojn. La princoj kaj grafoj eĉ ĉiuj nobeloj kaj kvazaŭnobeloj - kiuj plejmultas - havis nur intereson en la artaĵoj de la komediantoj. La reĝino pli kaj pli malbonhumoris kaj pensis nur pri unu afero, fiki! Jes, eĉ reĝinoj de tempo ŝategas fiki krom, kiel estas konata, la reĝino el nedera lando kiu estis tiel pia ke ŝi ne kapablis malfermi la krurojn. Ĝis nun neniu kuraĝis rakonti tion en iu fablo.