Bob estas laca, terure laca kaj li volas eskapi la ĉiutagajn taskojn kaj zorgojn. Matene je la 5-a li iras al aŭto metas valizon kun vestaĵo por unu semajno en kofron de la aŭto kaj foriras. Nur momenton li hezitas kaj volas veturi direkton Germanion, sed ĉe aŭtovojo li elektas Bruselon kaj ek de Bruselo, Namuron kaj Luksemburgon.
Li konas la vojon kiel propran straton ĉar li eĉ ne plu scias kiel ofte li veturis al suno, al Suda Francio.
Estas fino de marto, en Belgio la naturo estas daŭre en ripozo, sed ju pli li progresas al sudo, des pli la naturo montras sian printempan emon. La enua zumado de la motoro instigas al pensadi, unue al enuaj aferoj, kiel ekzemple tiu ulo, kio estas lia nomo, arg li estas tiel enua ke Bob eĉ forgesas lian nomon. Kaj kion li proponis denove? Nu ne vere interesa kion li petis sed Bob decidis ke li devas esplori ĉu la propono de tiu ulo devas esti konsiderata sufiĉe valora por ke li metu ĝin je tagordo de la asocio.
Plaĉas al Bob pensi ĉu li estas honesta, ĉu li ne vundas homojn per decidoj kiujn li faras aŭ vortoj kiujn li diras. Eĉ malamiko oni ne fitraktu, estas etika normo de Bob kaj certe ne se malamiko estas iom simpla knabo.
La virino de la radioelsendo parolas pri balotado kiu okazas en Francio. Malmultaj homoj partoprenas la balotadon, strange. Bob plene sekvas la ideon de la anarkiistoj ke, kiam oni partoprenas baloton, oni elektas propran ĉenon. Nur unufoje li ne balotis kvankam devige en Belgio, sed poste li komprenis ke per tio aliaj elektis lian ĉenon kaj tio estas eĉ pli terure kaj ek de tiam Bob ne plu komprenis ke homoj ne partoprenas balotadon.
Vespere Bob eniris urbon Lionon. Fakte estas iu eraro ĉar li elektis sur GPS-aparato hotelon sude de Liono kaj la damna maŝino direktis lin al centro de la urbo.
Rue Pasteur li devas atingi sed kiam la afabla voĉo de la maŝino diris ke li atingis celon – la maŝino nur parolis la anglan kaj la svedan eble ĉar la aŭto estas sveda Saab – la voĉo tute kaj plene eraris ĉar Bob estis en rue Paty.
Kiel eble plej rapide li devis eskapi el la urbo. Bob ne venis tutan vojon por esti en alia urbo, li volas vidi verdaĵon.