Kiel enkonduko ; Pri verki.
de tempo homoj demandas al mi, kie mi trovas temon por etrakto. Fakte estas tute simpla afero. Dum promenado, ĉiun paŝon kiun oni faras estas eta rakonto. Okazaĵoj sur strato, evento kiun oni anoncas, propra vivo mem pri kio oni de tempo pensas kaj kiuj donas sentojn amarajn, amajn aŭ simple bonajn.
Mi tuŝas pavimojn de la stratoj de Antverpeno kaj komencas pensi ĉu lasta penso enhavas rakonton kaj poste hejme mi metas min ĉe komputilo kaj komencas tajpi. Malzorge, ĉar mi ĉiam forgesas la gramatikajn devojn. Pensoj fluas kaj fingroj apenaŭ povas sekvi la pensojn. Post horo aŭ du mi havas etrakonton, kiun mi prefere ne relegu por ke mi ne tuj forĵetu ĝin. Eble estas ĉiama kutimo ĉe homoj, ke oni neniam kontentas pri la teksto kiun oni verkis, nu almenaŭ ĉe mi tio estas.
Nur unufoje mi estis perfekte kontenta pri rakonto. Plej strange estas ke oni mendis la rakonton (oni eĉ aperigis ĝin) kiu rilatas mian tempon kiel juna bubo kiu loĝis dum kelkaj jaroj en vilaĝeto kaj havis belegan tempon en vivo. Plej verŝajne la plej belan tempon iam?
La plej gravaj aferoj tiam estis, iri sufiĉe rapide al necesejo dum ludado por ne malsekiĝi pantalonon, aŭ la espero vidi la amatinon.
Ŝi estis malaltstatura kaj mirinde bela kaj filino de la plej riĉa viro el la vilaĝo.
Vidi ŝin estis kiel eniri la paradizon pri kiu la pastro rakontis kiam li venis instrui nin pri la dioj kaj la filoj pri kiu unu estis kolombo kiu alportis saĝecon al homoj.
Nur 40 jaroj poste, mi lernis de ŝi ke la amo estis duflanka, sed jen vidu, ni havis tiam nur 12 jarojn kaj mi estis nur la bubo kaj ŝi la filino de riĉulo.
Mi metas la rakonton en ĉi tiu loko malgraŭ fakto ke ĝi estas en la nederlanda, mia denaska lingvo. Eble ĝi pentras rideton sur vizaĝon de leganto. Nu, mi esperas ke tiuj kiuj povas legi ĝin ĝuas. Eble havas bonan memoron pri propra juneco.
Ne petu al mi traduki ĉar tio ne eblas. Bedaŭrinde mia kono de Esperanto estas tro limigita kaj multaj vortoj el mia denaska lingvo apartenas al mia antverpena dialekto kaj pro tio ne estas tradukeblaj laŭ mi kontento.
La teksto estas korektita de mia filino kies lingvaj kapabloj multege superas tiun de la patro.
Kiel dirite mi nur metas vortojn sur vico kaj sen helpo de plej kara korektantino, miaj rakontoj ne estis agrablaj por legi. Mi ne sufice povas danki mian korektinon, ŝi faras plej mirindan laboron.
Ĝuu la rakonton kaj pardono al tiuj kiuj ne regas la nederlandan/antverpanan lingvon. Estas mia senlima fiereco kiu devigas min montri ke mi kapablas verki rakontojn.