dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → La prezidanto

您是本帖的第 1864 个阅读者
树形 打印
标题:
La prezidanto
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
La prezidanto

Li nomiĝas Robert, sed ni ĉiuj nomis lin simple Bob, kiu kutimas inter ni laboristoj. Ĉu pigreco aŭ kio, mi ne scias, sed maloftas ke oni uzis la veran nomon. Neniam iu nomis min Jakob aŭ laŭ franca maniero Jacques, sed ĉiuj en medio de diamantoj alvokis min per familia nomo Schram (Ŝram).

Bob estis amiko de mi, ni ambaŭ agadis en sindikato kaj dum kunsidoj li ĉiam sidis apud mi.

Bob estis, nu, kun plej granda respekto, simpla laboristo. Li apenaŭ studis, sed kiam li post bazalernejo komencis labori en diamantmedio, li ne iris kiel aliaj al futbalo aŭ aliaj sportoj, sed restis hejme kaj legis.

Preskaŭ ĉiam kiam mi vizitis lin, li estis legante libron, ofte librojn de filozofoj.

“Sluton Bob, kiel vi”

-”Bone”

Bob legis kaj tiam ĝenis lin ke iu alparolis lin.

“Kion vi legas”

-”Libron”

-” Jes mi vidas sed pri kio?”

-”Ho, pri stranga knabo, li mem neniam laboris en fabriko kaj verkis dikan libron kiel laboristoj devas agadi por liberigi sin de la kapitalismo, kiu laŭ li estas malbona”.

-”Kapitalismo estas por ni laboristoj malbona Bob”.

-”Fek Ŝram, ne parolu kiel azeno sen kapo. Se afero estis tiel facila, ni eĉ ne devis fari penon studi. Kapitalismo estas fi-uzata ekonomia sistemo, kiel komunismo estas fi-uzata ekonomia sistemo.

-” Montru al mi la libron. Ho La kapitalo, ĉu pri kapitalismo?”

-”Ŝram, mi malamas vin, vi estas kreteno kiu pensas per postaĵo.”

-”Metu la libron flanken Bob, ni devas urĝi al sindikatejo, venu mi estas aŭte ĉi tie kaj ni tamen devas urĝi por ke ni ne malfruu.”

-” Mi ne iras aŭte, tio estas malbona por naturo, ni biciklu!”

-” Bob kara amiko, estas mezo de la 70-aj jaroj kaj daŭros denove 30 jaroj antaŭ ol homoj serioze komencas fari al si zorgojn pri naturo”.

-”Fek al la homoj, sed mi iras bicikle, venu estas tempo.”


Kiam ni eniris la sindikatejon, jam pluraj kamaradoj sidis atendante komenciĝon de la kunsido. La kunvenejo estis sufiĉe granda kaj la tabloj staris en rektangulformo, por ke ni povu vidi al kiu aŭ kun kiu ni diskutas. Kiel kutime la estraranoj sidis ĉe kapo de la tablo, en la mezo la prezidanto. Ni manpremis ‘ sluton, sluton, sluton, sluton, unu post aliajn la kamaradojn kaj kiam ni alvenis ĉe prezidanto, Bob jam tuj komencis ataki lin. Ili ne estas amikoj, la prezidanto kaj Bob.

ip地址已设置保密
2010/10/11 10:20:58
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Bob diras ke prezidanto estas korupta kaj malhonesta, kaj damne ke li pravas, sed kion fari? Kio finfine sindikato estas? Homoj kiuj elektas proprajn estrojn kiu decidi kiel laboristoj devis pensi kaj agadi.

Kiel ofte Bob ne jam diris; Sindikato devas esti aro da laboristoj kiuj grupiĝas por solvi problemojn, por klopodi plibonigi la vivon kaj vivkondiĉojn de la laboristo en tuta mondo, kaj jen vidu, ni kunvenas ĉiun monaton por aŭskulti la blekadon de tiu kretena prezidanto kaj mem apenaŭ havas eblon esprimiĝi.


“Saluton Stan” Diris Bob kaj li manpremis la prezidanton. “Mi esperas ke hodiaŭ vi montras iom da respekto por la kamaradoj kaj ne ĝenas nin per du horoj de via kutima blekado”.

“Saluton Bob - diris prezidanto Stan - jes vere estas bela vetero hodiaŭ ĉu ne?”

Mi vidis kiel Bob ruĝiĝis en vizaĝo kaj ke li koleras nun. Estas tiel ke Stan, la prezidanto neniam donas respondon al demando aŭ al rimarko. Li ĉiam evitas respondi aŭ esprimiĝi. Ankaŭ al mi tio ege ĝenis, por mi tio estas montrado de malrespekto por homoj, sed nu Stan kaj respekto, eble estas kiel akvo kaj fajro.


Je la 10-a la kunsido komenciĝis, kiel kutime kaj same laŭ kutimo Stan komencis paroli, paroli, paroli, senĉese. Ĉiam mi havis la pensojn ke li klopodis endormigi la partoprenantojn de la kunsido. Post duona horo Bob levis la manon. La prezidanto faris kvazaŭ li ne vidis tion kaj daŭrigas babiladon kiu interesas nenion.

Bob frapetis sur tablo kaj diri “He Stan!”. La prezidanto nun estas devigata rigardi kaj petis, “Jes Bob kio gravas?”

-”Gravas ke vi tuj ĉesas bleki kaj donas al ni la parolvicon. Vi ne havas la rajton malebligi al ni diri nian opinion.”

-” Tuj Bob, tuj, mi preskaŭ finas kion mi devas diri, tuj vi povas paroli!” Kaj li reprenis laŭ sama teda maniero la parolon.

Denove duonan horon.

Bob ekstaris, la kapo tute ruĝa. Li metis la du manojn sur la tablo kaj diris ne laŭte sed tre firme ; “Nun vi tenas la faŭkon kaj aŭskultas al la membroj de la kunveno!”

Ĉiuj en kunvenos scias kio tio signifas. Bob estas tre gaja knabo, kiu ŝategas ridi, kiam li koleras li krias, sed kiam li furiozas, li havis parolmanieron kiu timigas ĉiujn, ĉu kolegojn, ĉu estrojn.

“Mi ĵus finis”, diris la prezidanto. Ni paŭzu kaj tuj, post dek minutoj, ni diskutu.

ip地址已设置保密
2010/10/11 10:21:15
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Bob prenis grandan glason da akvo kaj trinkis ĝin per unu grandega guto, malfermis la fenestron kaj prenis cigaredon kiun li komencis fumi. Mi frapetis lin sur dorso kaj diris ke li devas teni trankvilon.


La paŭzo pasis kaj ni reprenis nian lokon. Kun mieno kvazaŭ li donis al ni milionon, la prezidanto diris: “Nu bone ni traktas nun eventualajn problemojn. Kiu havas ion por diri? Bob eble?”

La prezidanto ridetis kiam li nomis la nomon de Bob kaj mi vidis kiel mia kamarado iĝis ruĝa en vizaĝo. Ne, ĉi tio ne estas bona afero. Mi metis manon sur ŝultro de Bob kaj diris ke li devas resti trankvila.


“ Nuna problemo ĉe estro Kugler superas ĉiujn imagojn - diris Bob. La homoj eĉ ne povas uzi necesejon, simple ĉar ne plu estas necesejo. Nu ja pisejo, sed tio ne sufiĉas. Estas ankaŭ ke Kugler postulas ke la homoj laboras post la kutimaj laborhoroj, kiu leĝe estas malpermesata.”

La prezidanto silente paroletis kun vicprezidanto dum parolo de Bob. Mia amiko vidis tion kaj kriis “Ĉu damne ne interesas al vi kreteno?”

“Ho - respondis la prezidanto - mi rakontis al Eddy, la vicprezidanto, ke mia filo bonege ludis lastan dimanĉon dum maĉo de pilkludado”.


Antaŭ iu havis eblon bone kompreni kion prezidanto diris Bob ekstaris kaj renversiĝis la kunfiksitaj tabloj de la maldekstra flanko de la kunvenejo. 4 tabloj fiksite unu al alian, plene de boteloj da akvo, kafpotoj kaj ĉiuj tasoj kaj subteleretojn. La bruo estas enorma.

Tute blanka pro kolero Bob staris tion, forte spirante. Mi timis ke li tuj havus koratakon sed ne kuraĝis diri ion.

Neniu diris ion, estis kompleta silento en kunvenejo de sindikato.


Tiam kun mallaŭta voĉo Bob diris: “ Vi estas en via lasta jaro kiel prezidanto de sindikato. Mi ne plu ripozas ĝis oni forigas vin. Ĉion, kion mi scias pri viaj koruptaj agadoj mi disvastigas kie mi povas”. Kaj tiam li forlasis ejon, malrapide.

ip地址已设置保密
2010/10/11 10:21:31
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

Mi ekstaris kaj petis al aliaj sindikatistoj sekvi Bob, el solidareco por lia agado. Nur 5-6 homoj sekvis min.

Bob pravis. Bob malpravis. Li pravas ke li postulis respekton. Li malpravis renversiĝante la tablojn, sed en koro mi subtenis lin.


9 Monatoj poste la prezidanto fruemeritiĝis. La ĉefprezidantino de sindikato ricevis tiom da akuzoj, ne nur de Bob sed ankaŭ de aliaj sindikatistoj pri la koruptado de Stan la prezidanto de diamant- sindikato ke ŝi povis preni nur unu decidon.

Ŝi invitis Bob kaj prezentis al li la postenon de prezidanto. Li rifuzis. Eĉ pli, li ne plu kandidatiĝis por resti reprezentanto en sindikato. Tamen li ricevis tiom da favorajn voĉojn ke li ne povis malakcepti daŭrigi lian laboron en sindikato.


Unu aferon mi rimarkis. Kiam Bob parolis dum kunsido de sindikato, ĉiuj silentis, ĉiuj aŭskultis. Mi neniam komprenis, kial necesas la renversiĝon de tabloj por havi respekton en grupo kiu propagandas solidarecon.

http://www.ipernity.com/blog/jakvo

ip地址已设置保密
2010/10/11 10:21:57

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.08203 秒, 4 次数据查询