Nun ke Bob sciis ke li kapablis paroli kun birdoj, li nepre volis scii ĉu eblas paroli kun aliaj bestoj. Do matene li surmetis vestaĵon kaj jakon, la akvorezistajn botojn, saltis sur biciklon kaj iris al bestgardeno.
Kun kiu mi unue parolas, li demandis si mem, sed tiam li jam staris ĉe la kaĝo de la polusa-ursoj.
Kvankam estis frosta tago kaj temperaturo ne pli altis ol 1 grado C, ili plonĝis en akvobazenon kvazaŭ estis tropika naĝejo.
“Pardonu, sinjoro urso, ĉu mi povas demandi ion al vi”? “Ĉu vi kunportas manĝon - urso respondis - se ne lasu min trankvila. Mi mortmalsatas kaj mi volas nur manĝi”.
Nu, Bob pensis, ĝentileĉo ne apartenas al iliaj kutimo kaj li simple daŭrigis la vojon. Unu afero li jam sciis, ankaŭ polusa-ursoj komprenis lin, kaj kun sento de feliĉo li prenis vojon al aliaj bestoj.
“Haha, estimata sinjorino elefanto, kiel vi fartas”? La elefanto levis la rostron kaj trumpete respondis: “kiel vi aŭdacas demandi tion. Ĉu vi ne vidas ke mi troviĝas en kaĝo tro malgranda en kiu enuiĝo estas plej ofta okupiĝo”? “Pardonu min - Bob respondis - sed vi loĝas en bestĝardeno kaj ricevas ĉiun tagon manĝon laŭ prefero kaj devas fari nenion. Pensu foje al kolegoj en Afriko kiu devas memzorgi pri tiuj aferoj, kun risko trovi nenion kaj malsati dum pluraj tagoj. Aŭ pensu al amikoj en Baratio kiuj ĉiun tagon devas pene labori”.
“Vi kompatinda idioto - diris la elefanto - ĉu vere vi pensas ke vivi en malliberejo estas pli bone ol esti libera en naturo kaj serĉi manĝon. Se vi pensas ke ni havas luksan vivon ĉi tie, kial vi ne ŝtelas ion aŭ forrabas mansakon de maljunulino por ke vi estu en malliberejo kaj spertu kion, tio signifas.
“Sed - diris Bob - vi estas eduka materialo por infanoj kaj plenkreskuloj, kiuj venas lerni kiel aspektas elefanton, kiel ili estas en ĉiutaga vivo. Fakte vi tre utilas ĉi tie kaj homoj ŝategas rigardi al vi”.
“Vi stultulo - reagis la elefanto - homoj, ili jam staras al en la gorĝo. Neniu respekto ili montras. Ĉiuj agadas kiel krudaj kapitalistoj kaj nur ekspluatadas nin. Amikoj en Baratio devas labori kvazaŭ ili estus azenoj plej stultaj, aŭ aliaj laboras en cirko kie ili devas ludi klaŭnon. Kia malhonorigo por nia bona nomo. Kaj terure estas la sorto de niaj fratoj kaj fratinoj en Afriko. Ĉasistoj klopodas pafi ilin kvazaŭ ni estus homoj en milito, nur por forpreni niajn iburajn dentojn”. “Sed” volis Bob diri, sed tiam proksimiĝis grandega elefanto. Li ne simple proksimiĝis sed tre kolere kuris al rando de la kaĝo. “Fratino - li laŭte kriis - kial vi diskutas kun homo, ĉu vi ne memoras ke mi strikte malpermesis tion. Iru for, kaj vi - li trumpetis al Bob - tuj foriru aŭ mi tiel laŭte bruas ke aliaj pensas ke vi fifaris ion al ni”.