Ne forgesu – vidu klarigon ĉe unua artikolo el la serio – ke mi nur tradukis iuspecon da recenzo pri tiu nova libro, sed la ideoj ŝajnis al mi interesaj kaj nepre diskutendaj kaj diskutindaj. Mi faros ĝin fine de la diversaj artikoletoj.... iom post iom.... almenaŭ.... se mi ne estos solbabilanta! Ĉiuokaze mi nepre kompletigos la diversajn partojn. Mi nun nur rapide enĵetis ilin.....
Mi pensas ke oni filozofiumas pri feliĉo nur... aŭ certe precipe.... kiam oni estas malfeliĉa, kaj aspiras feliĉon. Verŝajne tre malofte, aŭ neniam preskaŭ, kiam oni estas vere feliĉa, eble parte pro timo perdi la tiaman feliĉon?
Kaj ankaŭ en periodoj de granda malfeliĉo (mi povas atesto pri tio!) oni de tempo al tempo havas feliĉajn momentojn, kvankam... mi timas ke la malfeliĉo povas esti tiel intensa ke ebleco akiri parteton da ĝi ne ekzistas.
Ĉu iu kiu sentas sin tre malfeliĉa kaj kompatinda povas feliĉigi sin mem per klopodo malfeliĉigi aliajn homojn? Ĉu oni rajtas tion? Ĉu ĝi funkcias?
Estas fakto ke pripensado pri malfeliĉo, malŝanco de aliaj homoj, de gekonatoj, povas iom kuraci propran malfeliĉon, sed... oni nepre ne rajtas tion nomi feliĉon! Oni povas trovi konsolon en tio, sen ke por tio la kompato kun aliaj malfeliĉuloj malgrandiĝu. Mi pensas ke tia efiko estas konstatebla ĉe ĉiu ajn. En la senco: mi estas malfeliĉa, sed tamen estas aliaj homoj kiuj suferas multe pli ol mi... Estas nur hazardaj pripensoj momentaj!