dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → Ĝi, tio kaj tiu

您是本帖的第 2487 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĝi, tio kaj tiu
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Ĝi, tio kaj tiu

Kiel uzi ilin?

Teruriĝinte mi rimarkis en tradukoj, kiujn la tradukintoj konsideras seriozaj literaturaj atingaĵoj, ke eĉ spertaj esperantistoj ne sukcesas distigi la pronomojn "tio" kaj "ĝi". Pro tio longaj verkoj fariĝas tedaj vortamasoj, ja tiuj du vortoj estas tre oftaj, kaj la komprenon grave malfaciligas, se oni regule intermiksas ilin.

Mi scias, ke Zamenhof ne konsideris eraro tian neprecizan uzadon, kaj kelkfoje eĉ li mem stumblis koncerne ilin, tamen estas du diversaj aferoj: ion ne konsideri gramatika eraro, aŭ ne konsideri teda, konfuza vortumado. Tiu lasta certe okazas, se en lingvaĵo, celanta bonan kvaliton, oni ne aplikas konsekvence a menciitajn pronomojn. Por diri ekzemplon:

"Li skribis la leteron, mi vidis ĝin" (Kalocsay pron: kaloĉai)

En tiu frazo, se la vortuzado estas kontentiga, oni klare komprenas, ke la koncerna persono vidis la LETERON.

Male:

"Li skribis la leteron, mi vidis tion"

Oni povas kompreni, ke la koncerna persono vidis, ke oni SKRIBIS.

Do,

1. se temas pri substantivo, kiu pli frue ne aperis en la teksto,

2. se temas pri la tuta enhavo (aŭ predikato) de frazo (propozicio) ĉu pli frua, ĉu sekva,

3. se temas pri enhavo de tuta tekstoparto,

oni bezonas uzi la vorton "tio";



Se temas pri afero jam menciita per substantivo:

1. klarigante pri KIO temas, uzu la vorton "ĜI",

2. klarigante pri KIU temas el la samnomaj aferoj oni bezonas uzi la pronomon "TIU".



Ceteraj ekzemploj, kiel mi klarigas TION al lernantoj:

- Kio estas TIO?

- TIO estas romano. ĜI estas "La steloj de Eger".

- TIUN mi deziras aĉeti. (tiun libron, ne alian)



(Montrante al persono, oni uzu "tiu", sed ĉi tiu lasta vortuzado ordinare ne estas problemo por tradukantoj.)

http://www.ipernity.com/blog/61797/299044

ip地址已设置保密
2010/12/29 21:57:01
天马
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:138
积分:1736
门派:无门无派
注册:2006年10月17日
2
 用支付宝给天马付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给天马

发贴心情
Cxu la vorto distigi  estas distingi en mistajpi?
ip地址已设置保密
2012/1/3 14:24:04

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询