Ipernity kaj Facebook: kiu estas pli taŭga por Esperanto-parolantoj?
Mi iĝis membro de Ipernity en 2008 kaj poste mi iĝis membro de Facebook. Antaŭe ŝajnis al mi ke Esperanto-parolantoj estas pli aktivaj en Ipernity ol en Facebook. Nuntempe tamen Esperanto-parolantoj ŝajne rapide neaktiviĝis en Ipernity, dum la grupo "Esperanto" en Facebook havas preskaŭ 10,000 membroj kaj multaj komunumoj de Esperanto en Facebook estas tre aktivaj. Ĉu la komunumoj de Esperanto en Ipernity malkreskos kaj malaperos?
-----------------