La mondo bezonas kapablajn gvidantojn
Dum la franca prezidento Macron jam estis ministro en antaŭa registaro, la usona prezidento Trump neniam antaŭe havis publikan oficon. Ambaŭ prezidentoj estas elektitaj de la popolo. En Francio la prezidento ricevis pli ol 60 procentojn de la voĉoj, dum Trump ricevis malpli ol 50 procentojn (lia kontraŭulino Hillary Clinton ricevis 3 milionojn da voĉoj pli), sed pro la antikva elektosistemo de Usono li fariĝis prezidento.
Kaj en Usono ne nur la konstitucio enhavas multajn aktualigindajn antikvaĵojn. Ankaŭ la politiko de Donald Trump volas turni la radon de la historio pasintecen. Por ne perdi la subtenon de siaj elektintoj en regionoj en kiuj iam funkciis granda industrio de karbo kaj ŝtalo, li nun anoncis forlasi la Parizan traktaton pri la protekto de la monda klimato. La tuta mondo protestas kontraŭ tiu intenco kaj ankaŭ en Usono mem formiĝas rezisto kontraŭ la prezidenta decido: 30 el 50 ŝtatoj de Usono volas daŭre apliki la regulojn de la traktato. Eĉ en la registaro mem estas rezisto.
Kaj tio ja ne estas la sola maltaŭgaĵo kaj misfaro de Donald Trump kiel prezidento. Estas apenaŭ imageble ke Usono eltenos kvar jarojn da prezidenteco de Trump. Post du jaroj (do en la mezo de la oficperiodo de la prezidento) okazos balotoj al la deputita ĉambro de la parlamento kaj la deputitoj de la respublikana partio, kiu subtenas la prezidenton, devos demandi sin, ĉu ili daŭre subtenu lin, por ne endanĝerigi la reelekton kiel deputito.
Precipe se oni trovos rimedojn por jure persekuti la prezidenton, tiam la premo eloficigi lin fariĝos tre granda. Sed eĉ se tio okazos, leviĝas la demando, ĉu oni estonte ne zorgu ke tia homo ne povu esti kandidato por la ofico de prezidento. Oni ja ekzemple povus enkonduki la regulon ke kandidato por la prezidenteco devas pruvi almenaŭ kvar jarojn da sperto en adekvata politika ofico (ministro en ŝtata aŭ federacia registaro, senatano). La prezidenteco ja ne estas televida spektaklo. Trump ja fariĝis publike vaste konata pro sufiĉe malaltnivela televida spektaklo.
Ke eblas esti juna kaj tamen esti sperta politikisto, tion montras la ekzemplo de la nova franca prezidento Emmanuel Macron. La mondo bezonas pli da tiaj gvidantoj.