Kulturoj de mensogado
Homoj el Afriko aŭ Azio havas alian kulturon de mensogado ol eŭropanoj. Tion eltrovis esploristoj per studaĵo pri la ŝanĝoj de parolmaniero ĉe mensogado. Eŭropanoj laŭ tio konsideras sin dum mensogado kiel individuo. Afrikanoj kaj azianoj aliflanke konsideras sin pli kiel membro de grupo kiun ili volas protekti. Pro tio la esploristoj kredas ke la ĝisnunaj supozoj pri la parolmaniero dum mensogado estis forte simpligitaj. La ekkonoj povus interalie havi signifon por la laboro de policoj.
La sciencistoj testis entute 320 homojn el Britujo. 80 partoprenantoj mem nomis sin britoj, la aliaj indikis esti enmigrintoj el Afriko, Azio aŭ el orienta Eŭropo kaj ke ili vivas en unua generacio en Britio. Por la studaĵo po du homoj el la sama etno devis mensogi unu al la alia. Ambaŭ skribis veran kaj inventitan travivaĵon en kajeron. Krome ili devis serĉi diskutotemon, ekzemple pri la mortopuno aŭ samseksa edzeco, kaj ili devis pri tio noti sian veran opinion kaj ankaŭ trompan opinion. Al la partoprenantoj oni promesis monon, se la mensogoj ne malkovriĝis.
La esploristoj el Britio kaj Nederlando analizis la entajpitajn tekstojn per lingvistaj programoj pri konataj ekkoniloj de mensogoj. Tiel ja el ĝisnunaj - preskaŭ nur okcidentaj - studaĵoj estas konate ke mensogantoj malpli ofte uzas la vorton "mi", verŝajne por distanciĝi de la enhavo. Mensogoj krome enhavas malpli da kunteksto, kiel ekzemple eksterkernajn informojn. Mensogantoj ankaŭ havas pli negativan lingvouzon, verŝajne ĉar ili sentas sin kulpaj.
La esploristoj supozis ke tiuj markiloj koncernas nur certajn kulturojn. Ĉar pluaj studaĵoj estis montrintaj ke kulturo havas efikon al la uzo de la lingvo. Precipe montriĝis la diferencoj inter individualismaj kaj kolektivismaj kulturoj. Al tiuj lastaj apartenas afrikaj kaj aziaj kulturoj. Ili direktiĝas pli al la grupo ol al la memrealiĝo de la unuopaj homoj. Fakte testpersonoj el Azio kaj Afriko uzis eĉ pli la vorton "mi". Laŭ supozoj de la esploristoj per tio la mensogantoj volas distancigi la kolektivon de la mensogo.
Simile efikis la kulturaj diferencoj al la kunteksto en mensogoj. Ĉe la britoj kaj ĉe la aliaj eŭropanoj mankis individuaj spertoj en la rakontoj. La aliaj du grupoj priskribis dum mensogado eĉ pli forte individuajn spertojn, verŝajne kiel kompenson por tio ke en tiuj mensogoj mankis sociaj interagoj. Ambaŭ efikoj aperis tamen nur ĉe mensogoj pri travivaĵoj, do ne ĉe mensogoj pri opinioj.
Ĉe mensogoj pri opinioj la esploristoj observis alian efikon kiu transiris la kulturojn. Ĉiuj partoprenantoj uzis ĉe la mensoga opinio pli pozitivan parolmanieron ol ĉe la honesta opinio. La esploristoj supozas ke tio povus esti strategio kaj ke tio eble kontribuu al socia paco.