Filtri karbondioksidon el la atmosfero
La tegmento de la rubaĵbruliga instalaĵo en vilaĝo proksime al Zuriĥo ofertas spektaklecan montaran panoramon. La pintoj de la ankoraŭ neĝe kovritaj alpaj montoj ŝajnas esti tre proksimaj. Sed se oni turniĝas al alia flanko oni kredas troviĝi en industria sfero: Sur la tegmento estas staplitaj 18 metalaj kestegoj kiuj estas interligitaj per tuboj kune kun tri ŝipaj konteneroj kiuj enhavas la teknikaĵojn por funkciigi la instalaĵon. Kune ili formas muron en la dimensioj de dufamilia domo.
Milde murmurante fortikaj ventumiloj suĉas aeron en la kestegojn. Iliaj rondaj malfermaĵoj memorigas pri superdimensiaj lavmaŝinoj. Sed anstataŭ ĵinsojn kaj T-ĉemizojn ili purigas aeron - la instalaĵo forprenas karbondioksidon el la atmosfero. Post kiam la aero estas trafluinta la kestegojn, ĝi enhavas nur duone tiom da karbondioksido ol antaŭe.
La instalaĵo ekfunkciis fine de majo. Ĝi elprenu ĉiujare 900 tunojn da karbondioksido el la aero. Tio korespondas al la enaerigo de tiu gaso de cent homoj. Oni tiel volas redukti per tia instalaĵo la enhavon de la varmdoma gaso karbondioksido en la aero.
La kaptita karbondioksido en likva formo estas transportata en tubaro al plantodomo kiu situas en distanco de nur kelkcent metroj. La gaso simile al sterkaĵo akcelas la kreskadon de tomato- kaj kukumoplantoj, ĉar pli da karbondioksido en la aero akcelas la fotosintezon. Tio tamen ne rekte servas por la batalo kontraŭ la klimatŝanĝo ĉar la varmdoma gaso ja denove enaeriĝos ĉe la kompoŝtado de la biomaso.
Sed oni antaŭvidas ankaŭ alian utiligon de la karbondioksido, ekzemple por la produktado de fueloj. Nome eblas produkti per elektrolizo oksigenon kaj hidrogenon el kiu kun karbondioksido oni povas produkti sintetikan nafton kiu estos prilaborebla al fuelo por motoroj. Se la elektrolizo funkcias per ekologia kurento (ekzemple el fotovoltaj sunĉeloj), tiam tiaj fueloj estos neŭtralaj rilate al klimato, ĉar ĉe ilia bruligo enaeriĝos tiom da karbondioksido kiom estis utiligata ĉe ilia produktado.
Kaj tiel instalaĵoj kiuj elprenas karbondioksidon el la aero ja povas malrekte helpi en la batalo kontraŭ la klimatŝanĝo, ĉar la artefarita nafto reduktos la neceson forbruligi fosilian nafton. Sed la koncepto ne taŭgos por redukti la enhavon de karbondioksido en la aero. Tamen tiu ideo estas bona kontribuo por savi nian planedon.