dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → La sekretoj de la biologia aĝo

您是本帖的第 1439 个阅读者
树形 打印
标题:
La sekretoj de la biologia aĝo
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
La sekretoj de la biologia aĝo


图片点击可在新窗口打开查看
"Vi bone tenadis vin": Kelkaj homoj ŝajnas neniam pliaĝiĝi. Aliaj aspektas jam meze de la 50-aj jaroj sufiĉe kadukaj. Ĉe tio multo kunligiĝas kun la vivostilo, sed ne nur. Kion oni mem povas influi ĉe sia biologia aĝo?

"Ĉu 50 jaroj? Neniam! Vi estas maksimume 40." Kiu tion diras, tiu volas precipe flati al sia vidalvidulo. Sed  tia diraĵo ne nepre estas pura mensogetado. Kelkaj homoj estas korpe kaj mense pli junaj ol tion indikas ilia legitimilo. Aliaj estas pli maljunaj - ili ne tenadis sin tiel bone. Sed tion oni prefere ne dirus al ili.

Sciencisto kiu esploras la temon esprimas tion tiel: "La demando estas ĉu oni pliaĝiĝis bone aŭ malbone." Tion finfine ĉiu havas mem en sia mano. "Sian biologian aĝon kontraŭe al la ĥronologia aĝo oni povas influi - 30 procentoj estas genetike determinitaj, 70 procentojn regas la vivostilo." Per tio klariĝas: Kiel oni vivas, tio havas grandan influon pri la pliaĝiĝo.

Eĉ se tio ŝajnas esti simpligo, la formulo estas: Vivi sane tenas onin juna. Resti laŭeble svelta, eviti fumadon, trinki alkoholon modere, esti sporte aktiva. Jen la faktoroj: Sporto prizorgas mildan streson en la korpo. Tiel eblas malrapidigi la procezon de maljuniĝo. Se la sangocirkulo kaj la muskoloj estas ŝarĝataj, tiam formiĝas pli da oksigenaj radikaloj. Tio plialtigu ĉe sanaj homoj la rezistivon kontraŭ streso - kaj tiel fine protektu kontraŭ la maljuniĝo.

Sed kiel oni determinas la biologian aĝon? De jardekoj sciencistoj serĉas respondon je tio. La unusola, definitiva solvo ankoraŭ ne haveblas. "Vi estas 50-jara, sed biologie 40-jara." Tian konstaton neniu povas fari - almenaŭ ne medicine bazite. Ne ekzistas iu mezurilo por la biologia aĝo.

La procezo de maljuniĝo estas priskribebla kiel cirkulo: Konstruero de la ĉelo ne funkcias kiel dezirite, ekzemple la mitoĥondrioj kiuj estas konsiderataj la energicentraloj de la ĉeloj. Tio kondukas al damaĝoj kaj al ĥemiaj ŝanĝoj ĉe la DNA. Ĉar la genoj reguligas multajn procezojn en la korpo, la ŝanĝiĝoj aliflanke antaŭenpuŝas la perdon de funkciado de la ĉeloj - la korpo maljuniĝas.

Ja ekzistas tiel nomataj biomarkiloj, ekzemple sukermolekuloj kiuj gluas sur proteinoj. Ju pli da ili estas, des pli oni maljunas.

Parte eblas vidi la biologian aĝon de homo. Ankaŭ la kapo ludas rolon ĉe la maljuniĝo. Kiu parolas malbone pri sia aĝo, tiu vere pli maljunigas sin. Oni havas malpli da forto, oni iras kaj skribas pli malrapide, oni havas pli da streso, kaj pli facile ricevas inflamojn. Do la biologia aĝo ankaŭ ŝajnas dependi de la percepto pri la aĝo.

Oni nomas tion subjektivan psikologian maljuniĝon. Oni povus ankaŭ diri: Oni estas tiom maljuna, kiel oni imagas tion kaj kiel oni sentas sin tiurilate. Plej multaj homoj profitas de tiu regulo: Ili sentas sin pli junaj. Kiu sentas sin pli juna, tiu estas ankaŭ korpe kaj mense pli aktiva.

Neniam antaŭe altaĝaj homoj estis pli sanaj ol hodiaŭ. Ne eblas haltigi la maljuniĝan procezon, sed oni disponas pri sperto kaj vivosaĝeco. Kaj tio ebligas al homoj ankoraŭ en alta aĝo havi kuraĝon por entrepreni ion. 
ip地址已设置保密
2017/6/27 13:29:18
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
2
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
"Vi bone tenadis vin"

是“保养”吧,这比词典中的 zorgi pri sano 等表达更简洁!
图片点击可在新窗口打开查看
ip地址已设置保密
2017/6/28 11:16:37
Niuniu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:624
积分:5128
门派:无门无派
注册:2006年8月3日
3
 用支付宝给Niuniu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Niuniu

发贴心情
嗯,这个表达不错!
ip地址已设置保密
2017/7/1 10:40:55
bovido
帅哥哟,离线,有人找我吗?
头衔:铁杆世界语者
等级:金牌世界语者
文章:317
积分:2631
门派:绿色
注册:2006年8月22日
4
 用支付宝给bovido付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给bovido

发贴心情
学习了!

Ĝisosta Esperantisto
ip地址已设置保密
2017/7/1 10:50:35

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询