dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → Kiun aĝon homo povas atingi?

您是本帖的第 1564 个阅读者
树形 打印
标题:
Kiun aĝon homo povas atingi?
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Kiun aĝon homo povas atingi?


图片点击可在新窗口打开查看
Kelkaj sciencistoj supozas ke la limo situas ĉe 115 jaroj. Tamen la tendenco de la pasintaj jardekoj subtenas la tezon ke eblas multe pli longaj vivoj.

Estas malnova demando, sed praktikan signifon ĝi havas nur por la tute maljunaj homoj: Kiun vivodaŭron homo povos atingi, kiuj rekordoj rilate al la aĝo estas ankoraŭ eblaj? De kiam Jeanne Calment el Arles en Francio mortis en aŭgusto de la jaro 1997, neniu plu superis la 122 jarojn kaj 164 tagojn, kiujn la vivo malavare donacis al la francino. 

Esploristoj  de la Albert Einstein kolegio en Novjorko el tio pasintjare estis konkludintaj kaj kalkulintaj, ke Jeanne Calment tiurilate prezentis escepton kaj ke alikaze plej malfrue 115 jaroj signifas ke tio estas la fino.

Kontraŭ tiu aserto jam pluraj sciencistoj sin esprimis en faka ĵurnalo. Ili precipe kritikas ke la novjorkaj esploristoj senkaŭze interrompis la datumojn el la pasintaj 50 jaroj en la jaro 1995 kaj ke ili por la periodo de la jaroj 1968 ĝis 1994 antaŭkalkulis daŭran plialtiĝon de la aĝorekordoj - ekde la jaro 1995 aliflanke kontraŭan tendencon.

Ĉe la ekzemplo de la evoluo de la rekordoj en longa saltado aĝesploristoj en Kopenhago montras ke oni per tiu metodo - kaj la senkaŭza divido de la periodoj antaŭ kaj post la jaro 1990 - povas ankaŭ elkalkuli stagnon de la rekordoj en saltado. Aŭ se oni volas ankaŭ seninterrompan tendencon supren.

La novjorkaj esploristoj defendas interalie sian kalkulon per la indiko ke nun ja de 20 jaroj pruveble neniu atingis pli altan aĝon ol Jeanne Calment, kiu en sia junaĝo konatiĝis al Vincent van Gogh kaj kiu nur en la aĝo de 117 jaroj ĉesis fumadi, ĉar ŝi nenion plu povis vidi kaj timis ekbruligi sian loĝejon.

"Ni tutsimple ne scias kie situas la aĝolimo por homoj", diras aĝesploristo de universitato en Montrealo. "Se la tendenco daŭros, kaj la maksimuma kaj la averaĝe atingebla vivodaŭro povus ankoraŭ signife plialtiĝi."

Se la evoluo de la pasintaj 50 jaroj daŭrus, la nombro de centjaruloj plialtiĝus de 56 000 en la jaro 2015 al 750 000 en la jaro 2050. Kaj unu virino el 840 000 kiu en la jaro 2015 estis atinginta la aĝon de 70 jaroj, povus ankoraŭ vivi en la jaro 2070 kaj tiel fariĝi 125-jara. "El hodiaŭa vido tio ja estas malfacile imagebla", scias la esploristo el Montrealo. "Sed homoj antaŭ 300 jaroj kun averaĝe atingebla vivodaŭro de malpli ol 40 jaroj ankaŭ estus deklarintaj nin frenezaj, se oni estus dirinta al ili ke multaj homoj hodiaŭ fariĝas centjaraj."
ip地址已设置保密
2017/7/4 8:13:50
luxu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:121
积分:1248
门派:无门无派
注册:2006年8月9日
2
 用支付宝给luxu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给luxu

发贴心情
Tre interese!
ip地址已设置保密
2017/7/8 8:46:12
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
3
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情
读起来很困难哦!幸好在“初学者园地”里有简易读物可以读。
ip地址已设置保密
2017/7/8 14:24:10

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05859 秒, 4 次数据查询