Reĝidino sur pizo
豌豆公主
Estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun reĝidino. Sed li nepre volis, ke tio estu vera reĝidino. Li travojaĝis la tutan mondon por trovi tian. Sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo. Da reĝidinoj estis sufiĉe multe. Sed ĉu tio estis veraj reĝidinoj? Pri tio li neniel povis konvinkiĝi. Ĉiam troviĝis io, kio ne estIs tuta konforma. Tial li venis returne hejmen kaj estis tre malĝoja. Ĉar li tre deziris havi veran reĝidinon.
从前有个王子,想与公主结婚。但他一定要是真正的公主。他全世界的旅游去找那样的公主。但总是碰壁,公主多得是,可是这些都是真正的公主吗?他无论如何也不能确定。可总是找到完全不符合的。因此他就回去了,而且很不高兴。因为他真的想要真正的公主。
Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure! Subite oni frapetis je la urba pordego, kaj la maljuna reĝo iris por malfermi. Montriĝis, ke ekstere antaŭ pordo staris reĝidino. Sed, ho mia Dio, kiel ŝi aspektis pro la pluvo kaj la ventego. La akvo fluis de ŝiaj haroj kaj vestoj, kaj verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn kaj elen. Kaj ŝi diris, ke ŝi estas vera reĝidino.
有一天晚上大风暴,闪电打雷下大雨,很恶劣。突然有人轻轻的敲城大门。老国王去开门,出现了一个站在门前外面的公主。由于风雨交加她看起来很可怜。水顺着她的头发和衣服流下来,并流进她的鞋子里和外面。她还说,她是真正的公主。
"Nu,pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos!" pensis la maljuna reĝino. Ŝi tamen nenion dirs, sed ŝi iris en la dormoĉambron, elprenis ĉiujn litaĵojn kaj metis unu pizon sur la fundon de la lito. Post tio ŝi prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn. En tiu lito la reĝidino devis dormi dum la nokto.
我们一会确认。王后想,但她什么也没有说,只是走进睡房,拿走所有的床具,并放一粒碗豆放在床上。然后她拿来二十床床垫垫在碗豆上再放上二十床鸭绒被。让公主在这张床上睡一整晚。
Matene oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis?
"Ho, terure malbone!"dirs la reĝidino, " Preskaŭ dum la tura nokto mi ne povis fermi la okulojn. Dio scias, kio estis en la lito. Mi kuŝis sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fariĝis blua kaj bruna. Estis terure!"
早上大家问她睡得怎么样?“噢,太不好了!”她说,“几乎整整一个晚上我都不能闭上眼睛。上帝知道什么东西在床上。我躺在某个硬东西上,并因此我的身此蓝一块踪一块。太可怕了。”
Per tio oni povis vidi, ke ŝi estis vera reĝidino. Ĉar tra la dudek matracoj kaj la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon. Tiel delikatsenta povis esti nur vera reĝidino.
通过这个大家就可以看到,她是一个真正的公主。因为穿过这二十床的床垫和二十床的鸭绒被她感觉到了碗豆。只有真正的公主才有这么细致的感觉。
Tiam la reĝido edziĝis kun ŝi, ĉar nun li sciis, ke li havas veran reĝidinon kaj la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankoraŭ nun povas ĝin vidi, se neniu ĝin forprenis.
Vidu, tio estas vera historio!
那时王子就和她结婚了,因为他现在知道他有了真正的公主。那粒碗豆人们放在了博物馆,在那儿人们现在仍然可以看到那粒碗豆,只要没有人拿走。
看,这就是真正的历史。