VESPERKANTO
De Hendrik Adamson
Forpasis kure la juneco,
temp' tro revema sen prudent'——
kaj estingigxis purpurmecxo
en malproksima orient'.
Min tro lacigis voj' sxtonoza
sur dorso sidas zorgo-gxib',
mi iras, iras, senripoza
vagulo, sub sortbata vip'.
Min jam, post lastaj lacaj pasxoj,
atendas tombo: frosta lit',
kaj cxirkaux kruco el kreskajxoj
de l' ter' volvighos sole vit'.