RAKONTO PRI ĜEMELOJ
Arno kaj Bruno estas du kvinjaraj fratoj. Ili estas ĝemeloj kaj multe similas unu al la alia.
Sur la trotuaro pasis maljuna sinjoro, kiu promenis. Li haltis antaŭ la du knabetoj, kaj demandis al ili: “Ĉu vi estas fratoj?”
“Jes,” respondis
“Ĉu, eble, vi estas du-naskitoj?” pludemandis la sinjoro.
“Ne,” respondis Bruno.
“Kiom estas via aĝo?” daŭrigis la sinjoro.
“Ni estas kvinjaraj,” klarigis Arno.
La sinjoro ridis: “Nu, do, vi estas du-naskitoj!”
“Ne,” respondis Bruno.
“Ne?” miris la sinjoro, “Kio do vi estas?”
“Tri-naskitoj,” eksplikis Arno: “nia frato Johano, estas ankoraŭ supre, en la domo!”