24.
La knabo Riko fariĝis tri-jara. Lia patrino volus havi foto-bildon pri li. Tial, ŝi diris al sia edzo: “Ni devus farigi fotografaĵon de nia Riko.”
La patro de Riko demandis ŝin: “Ĉu vi kredas, ke tio estas necesa?”
La patrino respondis: “Jes. Certe.”
“Kial?” demandis la patro.
“Por havi belan memoraĵon pri nia fileto, kiam li estis tri-jara. Kaj samtempe, ni povos pligrandigi la foto-bildon, por ke ni havu plaĉan portreton.”
La patro de Riko trovis, ke tio estas tro. Li diris: “Pligrandigi?... Pensu do, kiom tio kostus! Prefere, ni atendu ankoraŭ kelkajn jarojn, tiam ĉiukaze, la knabo estos pli granda.”