26. KALKULI NE ĈIAM ESTAS FACILE
26. KALKULI NE ĈIAM ESTAS FACILE
Antaŭ la vespera manĝo, sinjoro Iffrig demandis al sia naŭ-jara filo Gustavo: ”Kiom da kalkuloj vi faris malĝuste, hodiaŭ, en la lernejo?”
”Nur unu, paĉjo,” respondis la fileto.
“Bonege, Gus!” diris s-ro Iffrig. “Kaj… kiom da kalkuloj vi devis fari, entute?”
”Entute?... Dek kvin!” respondis Gustavo heziteme.
“Ho!” ekkriis la patro, “kaj la dekkvar aliajn? Ĉu vi kalkulis ilin ĝuste?”
”Ne, patro,” klarigis la filo, ”la aliajn mi tute ne povis fari!”