27. KIEL DINSTINGI ĜEMELOJN
Sinjoro Peleandros estas la patro de du kvarjaraj filoj. Ili estas ĝemeloj.
Scivola najbarino iam demandis lin: “Kiel vi povas distingi la du knabetojn, sinjoro Paleandros?”
La patro de la du ĝemeloj respondis: “Mi ordonas al ili: Nombru!”
Mirigite, la najbarino demandis: “Vi ordonas nombri? Kial?”
Ridetante, sinjoro Paleandros klarigas: “Estas simple. Unu povas nombri ĝis tridek, kaj la alia nur ĝis dudek-kvin.”