29. LI VOLIS RIGARDI, SUR KIO ŜI SIDAS
Merkrede matene, la malgranda Otto faris viziton al sia onklino Jutta.
Kiam li eniris, la onklino sidis en komforta fotelo kaj trikis puloveron.
“Bon’tagon, onklinjo,” gaje ekkriis Otto, “ĉu vi fartas bone?”
“Jes, mia kara nevo,” diris la onklino, “ĉu vi kaj viaj gepatroj ankaŭ bon’fartas?”
“Jes, jes,” respondis la knabeto, “ĉiuj estas en bona sano.”
Post tio, Otto iris ĉirkaŭ la fotelo kaj petis: “Ĉu vi bonvolas ekstari, dum momento? Mi volus rigardi ion.”
La onklino, iom mirigite, ekstaris kaj demandis: “Kial vi volis, ke mi ekstaru?... Kion vi volas rigardi?”
”Hieraŭ,” klarigis Otto, ”mia patro diris, ke vi sidas sur amaso da monto!”