30. DONACO POR FRATINO
30. DONACO POR FRATINO
Tute fiere, la juna Kuno diris al sia patro: “Rigardu, paĉjo! Mi faris belan liuton por mia fratino Amalja.”
“Montru!” diris la patro. “El kio vi faris ĝin?”
”Mi prenis malnovan cigaro-kesteton, kiun mi trovis en la kelo,” eksplikis Kuno.
“Bona ideo, filo mia,” laŭdis la patro. “Sed... de kie vi prenis la kordojn?”
”Nu,” eksplikis la knabo, ”mi elprenis kelkajn el la piano.”