31. OLF PREFERAS GLUTI MEDIKAMENTON
La familio Hupke ricevis viziton. Ĉe tiu okazo, la familianoj kaj vizitantoj faris gajan feston.
Kiam venis la horo por dormi, la kvar-jara filo Olf devis iri en la liton.
“Venu, nun!” diris la patrino al li, “donu bon-noktan kison al la onklino Luiza. Tiam, vi ricevos dek centimojn.”
“Ne,” replikis la fileto, “mi ne volas.”
“Kial vi ne volas?” demandis la patrino.
“Mi preferas gluti porcion da moruo-oleo,” klarigis la ruzulo, “tiam mi ricevos dudek centimojn.”