37. GERDA SCIAS ĜIN
Gerda estas la kvarjara filineto de gesinjoroj Hamm. Ŝi estas afabla kaj ĝentila, sed foje iom obstina.
Lastan merkredon, ŝia patrino ricevis viziton: Estis sinjorino Bihr, unu el ŝiaj amikinoj.
Por fari plezuron al Gerda, la vizitantino donis al ŝi belan brilan moneron el arĝento por ŝia ŝparmonujo. La etulino prenis la moneron kaj metis ĝin en la ŝparujon, sen diri eĉ unu vorton.
Sinjorino Hamm tre miris pri la nekutima konduto de sia filino. “Nu, Gerda,” ŝi diris, kun riproĉa rigardo, “ĉu vi perdis vian langon?... Kion pensos sinjorino Bihr pri vi?”
La filineto rigardis kun grandaj okuloj la patrinon; sed ŝi restis tute muta.
Tiam, la patrino iom ekkoleris, kaj diris kun severa voĉo: “Respondu al mi, Gerda! Kion mi diras, kiam via patro donas monon al mi?”
Pri tiu demando, la etulino respondis senhezite: “Vi diras al li: Ĉu tio estas ĉio?”