38. ERAROJ EN KALKULOJ
Pedro, dekjara lernejano, revenis kelkajn minutojn post tagmezo. La tagmeza manĝo jam estis preta sur la tablo.
Dum la manĝado, la patrino demandis al Pedro: “Kion diris la instruisto pri la hejmaj taskoj, kiujn vi faris hieraŭ vespere?”
“Li tuj vidis,” respondis Pedro, “ke mia patro helpis al mi fari la kalkulojn.”
“Kial li vidis ĝin?” demandis la patro.
“Li diris,” klarigis Pedro, “ke estas neeble, ke tute sola mi faris tiom da eraroj!”