40. PRI KONVERSACIO EN AŬTOBUSO
Ludvig veturis, kune kun sia patrino, per aŭtobuso tra la urbo. La aŭtobuso estas tute plena de homoj.
“Rigardu, patrino,” diris la kvarjara Ludvig subite kaj per laŭta voĉo, “tie sidas viro, kiu ne havas harojn sur la kapo!”
Ĉiuj personoj en la aŭtobuso rigardis al la knabeto kaj al la senhara viro. Tre ĝenate, la patrino klinis sin al sia fileto, kaj flustris en lian orelon: “Silentu, Ludvig! Pri tiu viro, ni parolos hejme.
Kiam ili venis hejmen, la patrino instruis al Ludvig: “En la aŭtobuso, oni ne parolu pri aliaj homoj. Ili ne ŝatas tion.”
En la posta tago, Ludvig kaj lia patrino refoje veturis per la aŭtobuso. Apud ili sidis tre korpulenta sinjorino.
“Aŭskultu, maminjo,” diris Ludvig laŭtvoĉe, “pri tiu dika virino, ni parolos hejme!”